• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-10 16:33:18    
Viktimoj de kemiaj armiloj (1)

cri
Antaŭ nelonge, la ĉinaj popolanoj solene renkontis la 60-an datrevenon de la venko de la rezistmilito de la ĉina popolo kontraŭ la japana agreso kaj la monda kontraŭfaŝisma milito. En la dua mondmilito, la japanaj agresaj trupoj lanĉis kemian batalon kontraŭ Ĉinio, kio alportis profundan katastrofon al la ĉina popolo, des plie, la kemiaj armiloj lasitaj de la japanaj trupoj en Ĉinio post la milito, foje kaj refoje damaĝis la jam suferintajn ĉinojn. Hodiaŭ ni aŭskultu akuzojn de tiuj viktimoj.

78-jara maljunulo Li Qingxiang loĝas en la vilaĝo Beitong, provinco Hebei, norda Ĉinio. Antaŭ 63 jaroj, liaj 4 parencoj estis mortigitaj de la venena gaso ellasita de la japanaj agresantoj. Li malĝoje rakontis la pasintan doloran aferon al nia raportisto. Tio okazis en iu printempa frumateno de la jaro. Li estis dormanta. Sonoraj pafoj vekis lin. Japanaj agresantoj sturmis al la vilaĝo. Multaj vilaĝanoj kuris en la antaǔe elfositan tunelon kaj sin kaŝis. Tamen ili ne povis eskapi el la mizera situacio. Li diris:

"Tuj enirinte en la vilaĝon, la agresantoj klopodis trovi faŭkon de la tonelo. Trovinte la faŭkon ili enlasis en la tunelon venenan gason. Oni sufokiĝis. Miaj pliaĝa fratino, du junaj fratoj kaj 8-jara juna fratino estis mortigitaj. Cetere la 9-ĉambra domo de mia familio estis forbruligita de la agresantoj."

La maljunulo citis unu post alia nomojn de la viktimoj. Laŭ koncerna dokumento, tiutage en la vilaĝo pli ol 800 vilaĝanoj estis mortigitaj de la japanaj agresantoj per venena gaso.

Fakte la japanaj agresaj trupoj lanĉis multfoje kemiajn atakojn kontraŭ Ĉinio. Profesoro Bu Ping de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, longtempe sin okupanta pri esplorado de tiu temo, montris ke de 1939 ĝis la fino de la dua mondmilito, la japanaj agresaj trupoj ofte aplikis kemiajn armilojn. Laŭ ne kompleta statistiko ili aplikis kemiajn armilojn kontraŭ la ĉinaj trupoj pli ol 2 000 fojojn. Fakte la kazoj estas pli multaj. Tamen post la milito, sub la protekto de Usono, iliaj kruelaj barbaraĵoj ne estis akuzitaj kaj iliaj militaj krimuloj ne estis kondamnitaj. Kontraŭ tio profesoro Bu Ping esprimis grandegan indignon:

"La ĉinaj viktimoj serioze suferis de la kemia atako de la japanaj agresantoj, tamen ĝis la lasta tago de sia vivo ili ne trovis lokon por akuzi la krimulojn. La ĉefa kialo kuŝas en tio ke Japanio ne konfesis sian respondecon pri la milito kaj la krimoj de la japanaj agresantoj estis ne komplete traktitaj post la milito."