• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-11 08:18:56    
Feng Feng: Hejmen Filinon

CRI
Hodiaǔ li kaj ŝi portas sian filinon hejmen.
Fervojo sin tredas tra altaj kaj krutaj montoj. La fervojo estis konstruata en 3 jaroj, 3-foje la filino loĝis sur montegoj.
Li estas fervoja konstruisto. Li kaj lia edzino promesis, ke post kiam la fervojo finkonstruiĝos, ili portos la filinon hejmen.
Li kaj ŝi alterne brakumis la filinon. La knabineto sciis, ke ŝi unuafoje veturos en trajno. Ŝi do obeeme silentis.
Li kaj ŝi portis la filinon al vagonara haltejo. Vidiĝis jam tre multaj pasaĝeroj en la negranda stacio. La fervojo proksimigis la distancon inter la montego kaj la ekstera mondo. Kaj tieaj homoj eksvarmis en la buntan kaj abundan terenon ekster la montego, jam ne bezonante piediradon.
En homplena vagono li firme tenis la filinon en sia sino, ankaǔ lia edzino zorge gardis ŝin kontraǔ ies kolizio.
La filino neniam vidis trajnon. Ŝi grumbladis por sidi en vagono, kiam la fervoja konstruado estis apenaǔ komencita. Li kaj lia edzino promesis, ke post finkonstruiĝo de la fervojo ili certe kondukos la filinon en vagonon. Sed la filino eĉ unu vorton ne povis eldiri, kiam ili efektive ekveturis trajne.
Li kaj lia edzino sentis, ke la filino, kvankam neniom parolanta, estas certe tre ĝoja...
Tro multe da pasaĝeroj, malfacile do trovi sidlokon por la filino. Ili decidis, ke la filino vere sidu en vagono.
Li demandis iun kaj tiu informis, ke li elvagoniĝos en la sekva stacio. Li do pacience atendis, kun la filino ĉe la brusto. Kaj lia edzino staris ĉe li.
La lokomotivo kondukis la vagonojn en serpentumado inter montoj, sur pontojn kaj tra tuneloj, ĉiam kuraĝe antaǔen.
Ĝi, atinginte la antaǔan stacion, gaje kriis kaj sin haltigis; kaj tiu pasaĝero leviĝis por foriri. Li tenere metis la filinon sur la vakan sidlokon. Ho, kiom bone, ke la kara filino vere sidas en vagono! Ridis la koro, kaj de ŝia paĉjo, kaj de ŝia panjo.
Novaj pasaĝeroj envagoniĝis. Panjo firme staris gardanta ĉe la knabineto, kontraǔ ies tuŝo.
La trajno daǔrigis sian iradon. Junulo alpremis sin kaj subite levis ilian filinon; kaj ŝia patrino vigle defendis ŝin.
"Por kio?" laǔte demandis ŝia patro.
"Mi volas sidi ĉi tie," respondis la junulo.
"Ĉu vi ne vidas, ke nia filino jam sidas ĉi tie?"
"Kie via filino? Kie? Vi malsanas?" La junulo etendis siajn manojn por...
"Vi malsanas!" Ŝia patro ekkoleris kaj kaptis la junulon je la brako per fortika manego.
Tiumomente konduktoro alvenis kaj demandis, kio okazas.
"Mia filino tre bone sidas, sed li nepre volas okupi ŝian lokon!"
"Kie via filino?" refutis la junulo. "Kiu via filino? Longe mi rigardis. Nur litkovrila bulo okupas la sidlokon..."
"Kie via filino?" Ankaǔ la konduktoro ne komprenis.
"Tio estas nia filino!" Kaj li elvolvis la litkovrilon.
Aperis cindra skatolo sur kiu brilis foto de knabino kies grandaj okuloj estis sin fiksantaj al ĉiuj en la vagono...
Perlis larmoj ĉe ŝia patro kiu flustris, "Antaǔ 3 jaroj, mi partoprenis en tunelado. Mi ne povis demontiĝi pro ofta enfalo de tero. Mia filino grimpis sur la monton, por min viziti. Sed monta akvego trafis ŝin kaj..."
La konduktoro subite etendis la manojn kaj firme tenis tiujn de ŝia paĉjo. "Vi, el la 5-a sekcio de la 18-a buroo; vi, Majstro Li, drilada reĝo? Kaj ŝi, via filino Floreta?..." Li levis Floretan kaj dolĉe kisis ŝin. Milde remetinte ŝin, li emociiĝe diris, "Bonvole, ke la filino de fervoja laboristo de nia respubliko lastafoje sidu en la vagono!"
Sekvis larmoj, eĉ ploroj, tie kaj tie ĉi, en la tuta vagono.