• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-25 08:25:08    
He Baiyuan: Neelektiĝo de Onklo De

CRI
Oĉjo De aĝis nur 18 jarojn, kiam komenciĝis la movado de popola komunumo. De tiam li estas sekretario de partia filio en la administra distrikto Tangxi (tiam estis brigado).

La pli ol 50-jara Oĉjo De, iom tro silentema, estas tipa figuro de partia kadro multe travivinta. La kurtaj haroj, jam ne tute nigraj, staras heroe kontraǔ la ĉielo; profundaj sulkoj sur lia vizaĝo tenas en si iom da firmeco kaj iom da simpleco. Plastaj sandaloj sub liaj piedoj distingas nek printempon, nek someron, nek aǔtunon, nek vintron. Foje pentristo venis el urbo kaj faris bildon el Oĉjo De. Li gajnis la 2-an premion en la provinco per tiu olepentraĵo, titolita "Natureco".

Ĉe mencio pri Oĉjo De, ĉiu en la administra distrikto levas la polekson. "Vera bonulo!" Sed kiuflanke? Honesta vilaĝano nur ridas, "Mi ne estas klera. Mi ne povas bone esprimi."

Efektive, multaj aferoj povas pruvi, ke Oĉjo De estas granda bonulo. De pli ol 30 jaroj, Oĉjo De neniam mankis en elektiĝo de progresulo aǔ modelo, ĉu en produkta taĉmento, ĉu en laborbrigado, ĉu en komunumo, ĉu en gubernio. Tia premio konsistis ne el mono, sed el papero. Ĉiufoje Oĉjo De gluis premian folion, tial liaj muroj tute pleniĝis de tiaj paperoj.

Ĉiufoje, kiam estis prognozite, ke io grava okazos, ekzemple tajfuno, tajdo, tertremo, Oĉjo De kuris en oficejon por deĵorado. Nokte li kuŝis sur tabloj, kun telefono kiel kapkuseno. Drrrrinnnnn... li levis ĝian aǔdilon kaj obtuze kriis: "Hej!"

En iu jaro la distrikto distribuis savgrenon, ĝis lasta familio kiu ne ricevis porcion pro elĉerpiĝo de la savgreno. Tiu lasta estis ĝuste la familio de Oĉjo De.

Oĉjo De diktis, ke lia edzino kudru tolan saketon. Post kiam ŝi plenumis la taskon, li metis distriktan sigelilon en la saketon kaj pendigis ĝin ĉe la talio.

En tiom da jaroj, legiĝis la nomo de Oĉjo De en ĵurnalo, vidiĝis lia bildo en televidaĵo kaj aǔdiĝis rakonto pri Oĉjo De en radio. Oĉjo De fariĝis legenda homo.

En ĉiufoja reelekto de partia sekretario, finalo atestis, ke Oĉjo De ricevas preskaǔ ĉiom da aprobaj balotiloj kaj denove estis elektita. Kial ne ĉiom? Mankis 1 balotilo, kaj tio signifas, ke Oĉjo De ne elektis sin. Foje tempis fari reelekton, asistanto skribis la nomon de Oĉjo De kaj prezentis ĝin al supera instanco anstataǔ okazigi balotadon. La supera partikomitato kritikis la asistanton pro lia facilanimeco, dirante ke tio ne estas infana ludo. La asistanto kontestis, "Kiel ajn ni elektu, tute egale, Oĉjo De estos elektita!" Finfine okazis solena balotado. Kaj la rezulto estis, vere, reelektiĝo de Oĉjo De.

Tamen de la lastaj jaroj la prestiĝo de Oĉjo De pli kaj pli paliĝas. La ĉefa kaǔzo kuŝas en tio, ke Tangxi multe pli postiĝintas ol la najbaraj distriktoj. La vivnivelo de la homoj en Tangxi restas kia estis antaǔ dekoj da jaroj, kion oni povas vidi el iliaj loĝdomoj, se ne paroli pri la malalteco de la totala produktovaloro de industrio kaj agrikulturo, nek pri malmulteco de vilaĝaj entreprenoj. Tamen tangxi-anoj ankoraǔ amas sian maljunan sekretarion, anstataǔ plendi kontraǔ li, ĉar ĉiuj scias, ke Oĉjo De mem loĝas en kaduka kabano kaj lia lito konsistas el 3 bretoj kuŝigitaj sur 2 benkoj.

En la lasta reelekto Oĉjo De ricevis nur 1 aproban balotilon – li ne elektiĝis.

La nova partifilia sekretario estas Guo Qingwen. Li mem rekomendis sin. Li estas juna partiano, progresema kaj iniciatema, kaj apartenanta al kiuj riĉiĝis la unuaj.

Post la reelektiĝo okazis ceremonio pri transdono de "regpotenco". Oĉjo De lante kaj ial melankolie deigis la saketon. Li ambaǔmane etendis la distriktan sigelilon al Guo Qingwen kaj diris, "Bone gardu ĝin..."

"Oĉjo, bonvole trankviliĝu!" la junulo tenis la saketon per la du manoj. "Estas grave gardi la sigelilon, tamen eĉ pli grave, ke oni trafe disponu ĝin..."