• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-29 10:53:24    
Itala ĉefministro prezentos la duan diskon pri amkantoj

cri

***ellaboro de nova disko pri amkantoj

Kantisto Apicella antaŭ nelonge deklaris, ke li kaj itala ĉefministro Berlusconi kune ellaboras novan codoromon, kiu estos la dua disko pri amkantoj de Berlusconi.

Apicella esprimis: "Ni esperas, ke la nova codoromo estos finita antaŭ Novjaro. La nova codoromo inkludos 12 amkantojn, inter ili, 6 kantoj estis komponitaj de Berlusconi."

Por teni misterecon, li intence diris: "Mi ne povas malkaŝi pli da detaloj. Mi volas emfazi, ke s-ro Berlusconi refoje montros eksterordinaran artan travidecon"

Apicella estas ege ŝatata kaj fidata de Berlusconi. Apicella hazarde konatiĝis kun kantema ĉefministro Berlusconi. Poste, ili komencis kunlabori kaj en 2003 ili prezentis la unuan codoromon de Berlusconi "estas pli bone, ke oni kantas". La disko estis komponita de Berlusconi kaj kantita de Apicella.

Apicella diris kun memfido, "Vendiĝis pli ol 40 000 da ekzempleroj de nia unua codoromo. Ĉifoje, ni prognozis, ke vendiĝos almenaŭ 50 000 da ekzempleroj de la nova codoromo."

*** Berlusconi celas al venontjara elekto

Tio, ke Berlusconi prezentis sian novan codoromon tiumomente, ĉefe celas al la venontjara itala elekto. Li esperas frakasi rivalojn kaj daŭre enoficiĝi per tio. Ĉar multe da italoj ŝatas muzikon kaj emas kanti, tial Berlusconi volas per nova codoromo perfektigi sian figuron en la publiko por gajni pli da balotiloj en la elekto.

En monda politika kampo, Berlusconi estas gvidanto kun speciala personeco. Li prezentis sian codoromon en oficperiodo de ĉefministro. En septembro de 2003, li kantis amkantojn komponitajn de si mem en la 5-a kanalo de itala televido. Pli ol 10 milionoj da homoj tion spektis.

Berlusconi delonge ŝatas muzikon kaj emas kanti. En la juneco, li servis kiel kantisto en ŝipo. Dum studado en universitato, li establis "kvarpersonan orkestreton" kun aliaj samklasanoj kaj prezentis programerojn en- kaj ekster-universitate. Li ankaŭ ŝatas kanti, kiam li kuniĝas kun geamikoj.

***Li ofte netaŭge ion diras

Tamen, Berlusconi ofte netaŭge ion diris kaj pro tio multfoje kaŭzis ĝenon. Jen kelke da ekzemploj:

(1) "Vi povas esti ĉefo de nazia koncentrejo."---Berlusconi komparis germanan parlamentanon Martin Schultz kiel "ĉefon de nazia koncentrejo" en la eŭropa konferenco en la 2-a de julio, 2003. La frazo malfaciligis diplomatiajn rilatojn inter Italio kaj Germanio. Berlusconi finfine publike pardonpetis.

(2) "La okcidenta civilizacio estas pli supera ol islama civilizacio."---Berlusconi tion esprimis, kiam li akceptis intervjuon de germanaj amaskomunikiloj post nelonge de la atako de dekunua de septembro, 2001. Tio kaŭzis fortan malkontenton de la islama mondo.