• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-06 16:11:58    
Laŭdan Brave al la organizantoj

cri
Karaj aŭskultantoj, la revuo Esperanto n. 10 raportas ĉefe pri la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Vilno. Interalie ĝi raportas ankaŭ pri la 61-a IJK. Pri la Universala Kongreso niaj raportisto sinjoro Zhao Jianping kaj raportistino fraŭlino Wang Fang jam detale raportis. Hodiaŭ ni konigu al vi artikolon titolitan: Laŭdan Brave al la organizantoj, verkitan de Estelle Maria Loiseau. Temas pri la 61-a IJK.
La artikolo diras:
Zakopane… Perfekta loko por ideala IJK, ĉirkaŭata de la Tatry-montaroj, kun afablaj lokuloj kaj la folkloro de la regno. Ironie, estis la ejo de la IJK mem kiu ĝenis fojfoje en la prezentado de noktaj programeroj :) – ja la najbaroj kutimas aŭdi ridojn kaj kriojn de la infanoj en la lernejo uzata kiel IJK-ejo, kaj somere ili ĝuas la longan silent-paŭzon….
… Ĝi estis sukcesa IJK. Kutime mi ne partoprenas en la programeroj, sed ĉijare mi decidis havi pli aktivan rolon. Mi do ĵonglis kun tri aferoj dum la IJK: dufoje gvidis Tajĝicjuan-kurson, prezentis aspekton de mia nuntempa staĝo pri UN kaj Indiĝenaj Popoloj, kaj helpis iomete ĉiunokte deĵori en la "maloficiala" trinkejo. La tri estis bonegaj spertoj – unue ĉar mi kutime ne ŝatas paroli publike, kaj mi miris eltrovi ke fakte ne estas tiom malfacila afero, speciale se vi bone konas la temon kaj tre ĝuas ĝin. Due ĉar deĵori en trinkejo estis bonega okazo enkoni novajn homojn kaj krei novajn kontaktojn. Mi ankaŭ ĝojis ke estas tiom bunta IJK-programo ĉi-jare, fakte ĝuste pro tio ke pli kaj pli da homoj kontribuas en ĝi: estis preskaŭ tiom da diversaj aktivaĵoj kiom da kulturoj! Korpo-pentrado, kursoj de Esperanto, kurso de la pola lingvo, la dua kurso pri didaktiko "Flugiloj de Malfacila Vento" kurso, teatraĵo, diversstila muziko, lingva festivalo, plena elekto de ekskursoj… -- eĉ estis tro da interesaj eksksursoj samtempe, kaj do oni povis elekti nur unu inter ili. Estas ĝojiga afero konstati ke tiu bunta programo reflektas pensmanieron: dum la renkontiĝoj oni ne plu tiom parolas pri la evoluo de Esperanto mem kaj kiom da homoj parolas ĝin, kaj kiel fari por ke pli da homoj parolu ĝin – kontraŭe, mi rimarkis ke la diskutoj pli kaj pli turniĝas al la interesoj de la esperantistoj: kio okazas en la mondo, pri politiko, pri konservado de biodiverseco, pri aliaj popoloj ktp. Kaj mi suspektas ke tio estas konektita kun la nombro de novuloj dum tiu ĉi IJK: estis certe la plej granda IJK al kiu mi iam ajn partoprenis, kun ĉirkaŭ 500 personoj, kaj mi pensas ke plejmulto de tiuj homoj venis pro intereso ne al la lingvo mem, sed al la ĝenerala Esperanta etoso kaj interesoj de la esperantistoj. La nombro de novuloj, kiuj troviĝis sursceneje ĉe la malferma ceremonio de la IJK, estis granda pozitiva ŝoko por mi).
Do finfine, mi simple finus dirante laŭdan "brave" al la organizantoj, kiuj faris grandegan laboron dum la semajno kaj dum la monatoj antaŭ la IJK, kun bonega IJK-retejo, bonega prizorgado de la aliĝintoj kaj informado, kaj certe oni pardonus al ili kelkajn fuŝojn kiuj okazis – ĉiu evento estas defio, kaj LKK laŭ mi bone scipovis reagi al la neatendita nombro da aliĝintoj, kaj resti je la dispono de tiuj kiuj ion bezonis. Do, sukceson al la venonta IJK!