• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-06 16:23:37    
Nacidefenda Ministerio de Britio vendos sekretan subteran urbon je la prezo de 5 milionoj da sterlingaj pundoj

cri

Laŭ raporto de brita ĵurnalo "The Times", dum la Malvarma Milito, la brita registaro establis grandegan "sekretan subteran urbon" je 37 metroj profunde subtere en Anglio por defendi atakojn de nukleaj armiloj. En la urbo troviĝas elektra centralo, subter-trajnaj stacioj, diversaj por-vivaj instalaĵoj kaj tunelo je la longeco de 0,9 km. La subtera urbo povas enteni 4 000 homojn. Post 44 jaroj, la brita registaro en 2004 unuafoje publikigis la "plej altan sekreton" al la publiko.Estas surprize, ke Nacidefenda Ministerio de Britio planas publike ĝin vendi je 5 milionoj da sterlingaj pundoj.

Ĝi estis establita por eskapo de reĝino en 4 minutoj

Laŭ raporto, dum la Malvarma Milito, tiama brita registaro elspezis grandegan sumon kaj establis la subteran urbon por sin defendi kontraŭ nukleaj atakoj de eksa Sovetunio. Laŭ plano, se informoj montrus, ke Sovetunio lanĉus nuklean misilon al Londono, reĝinio, membroj de reĝina familio, ĉefministro, membroj de kabineto kaj miloj da ŝtatfunkciuloj en 4 minutoj atingus tien por rifuĝo per la subtera tunelo je longeco de 0,9 km.

Troviĝas diversaj por-vivaj instalaĵoj

Ene troviĝas diversaj por-vivaj instalaĵoj: restoracioj, dormejoj, oficejoj, konferencejoj, lavĉambrojj eĉ drinkejo nomata "Rozo kaj Krono".

Surprize, en la urbo eĉ troviĝas subtrajnaj stacioj kaj elektraj centraloj. Elektrejoj povas provizi elektron por 100 miloj da lampoj. Ĉefaj stratoj en la urbo estas tiel helaj, ke oni forgesas, ke oni estas en subtera urbo je la profundeco de 37 metroj.

Krome, tiam en la urbo estis instalita telefona interŝanĝa sistemo la dua plej granda en Eŭropo. Ene estis ankaŭ dissendejo de Brita Disvastiga Korporacio, tial eĉ se surtere estus severe atakate de malamikoj, sendrataj elektraj ondoj, senditaj de subtera urbo, povas kuraĝigi la popolon daŭre batali.

Tiel granda subtera urbo estas loĝata de nur 4 homoj

Tamen, tiel granda projekto estis ja neniam uzata en la prognozita nuklea milito. En 1991 sekve de malintegriĝo de eksa Sovetunio kaj finiĝo de la Malvarma Milito, la subtera urbo, kiel rifuĝejo de reĝina familio kaj la brita registaro, certe malmodiĝis. Por sin adapti al la granda ŝanĝiĝo de la internacia situacio, la brita registaro en 2004 unuafoje publikigis la "plej altan sekreton" al la publiko. Nur restas tie 4 laboristoj por fari riparadon. Tial, oni ŝercis, ke ĉi tio eble estas la urbo kun la plej maldensa loĝateco en la tuta Britio.

Ĝi espereble fariĝos la plej granda kelejo en Eŭropo

Nuntempe, turistoj povas eniri en la subteran urbon per lifto. Laŭ raporto, por malstreĉi financan ŝarĝon, Nacidefenda Ministerio de Britio planas publike ĝin vendi. La registaro prognozis, ke la urbo valoras je 5 milionoj da sterlingaj pundoj. Tamen malmulte da homoj interesiĝas pri la rifuĝeco de la subtera urbo.

Rilate al la estonteca funkcio de la super-urbo, britoj ĉiam senĉese disputas. Sed, brita Nacidefenda Ministerio ekskluzivis jenajn eblojn: unue, ĝi estos uzata kiel nuklea rubejo, due, ĝi estos transformita kiel granda publika aktiva centro. Ĉar ili enhavas grandan sekurecan problemon. Ĝi probable estos uzata kiel vino-konservejo pro fiksa temperaturo kaj fiksa malsekeco.