• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-16 08:39:31    
Qin Delong: Morto pro Sonegoj

CRI
La edzino de sinjoro Zhao veturis al Pekino por studado. Post pli ol unu jaro ŝi revenis. Subite ŝi vidis neston de ratoj sur skribotablo. Ŝi, ja tre indigna, grumblis, "Vidu, vidu! La fotoalbumo! Ratoj dispecigis cin kaj min!"

Ridis sinjoro Zhao. "Mi vere ne scias, kiam mi ekbredis neston da ratidoj." Sekve li ekpatosis. "Ni havas rizon kaj farunon. Anstataǔ tuŝi la grenojn, ili alkuris rodi la fotoalbumon. Ŝajne ili volas altigi kulturan kvaliton."

"For vian furzon kun kultura kvalito! Dimanĉe ni kaptu ratojn!"

Sinjoro Zhao prenis solene la taskon donitan de la edzino. Jes, antaǔtagmeze de dimanĉo! Klininte la korpon kaj etendinte la kolon, li renversis kestojn kaj faligis ŝrankojn, sed eĉ unu hareton de rato li ne trovis.

"Ĉu ili kaŝiĝas en la fasko da kamentuboj ĉe la muro?" supozis lia edzino.

Sinjoro Zhao faris pozon de meditanto. "Certe en la kamentuboj."

La familio de sinjoro Zhao uzis la kamentubojn sole en vintro. En aliaj sezonoj tiuj pecoj ĉiam pendas ĉemure. Lia edzino jam plurfoje proponis, ke li forĵetu la tubojn. Tamen li sentis domaĝon, dirante:

"Ĉu ni ne disponu fornon, se la radiatoro ne funkcios? Cetere, la hejmo ne devas malhavi historiajn objektojn."

Nun la problemo venis ĝuste el la "historiaj objektoj"! Moka rideto flagris ĉe la buŝo de la edzino.

Ellasinte sardonan ridon sinjoro Zhao faris memkritikon. Poste li ekbruligis cigaredon por cerbumi pri likvido al la ratoj.

Lia edzino brulis pro malpacienco, insultante, ke la edzo estas nur azeno.

Ekagis fine sinjoro Zhao. Li alportis 2 farunpastajn ruligilojn kaj donis la pli malgrandan pecon al ŝi, ke ŝi senĉese frapu per ĝi malnovan aluminian poton.

La edzino ekinteresiĝis. Ŝi obeeme tamburadis tiel brave kaj energie, kiel Mu Guiying*.

Dume sinjoro Zhao piedpinte stariĝis sur seĝon kaj ŝtopis la ekstremojn de la kamentuboj.

"Halt', halt'!" anhele li ordonis, ke ŝi ĉesigu la batadon. Sekve li, levinte la grandan stangon, doni fortajn frapojn al la kamentuboj – "Bang bang bang..."

Aǔdiĝis baraktado en la tuboj. La geedzoj eksplodis per ridego. Ambaǔ samtempe tondrigis, kaj la tubojn kaj la poton, ĝis li sentis, ke la decibeloj jam sufiĉas. Li deigis la tubojn, eltiris la ŝtoptolojn kaj starigis ilin. Tuj aperis 2 kadavretoj.

Aplaǔdis la edzino. "Mortis! Ratoj mortaĉis pro la sonegoj."

Hieraǔ sinjoro Zhao legis artikolon pri utiligo de potenco de bruoj.

*Mu Guiying: Heroino en romano "Generaloj el la Familio Yang", verkita en la tempo de la dinastio Ming (1368—1644). Mu Guiying, kuraĝa kaj lerta milite, armeaniĝis kaj fine fariĝis komandanto.