• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-20 09:31:08    
Konendaj elementoj de Kristonasko

cri

Kristonaska Manĝo: En ceremonia festo, oni bezonas bongustan frandaĵon. En Kristonasko, meleagro kutime estas la ĉefa manĝaĵo. En la pasinteco, oni eble mem ĝin preparis per mikroonda forno, tamen nuntempe oni ĝenerale manĝas en restaracio en festo, tial oportune de tio, komercistoj sinsekve profitas el konsumantoj. Certe troviĝas aliaj manĝaĵoj, ekzemple dolĉaĵoj.

Kristonaskta Ĉapelo: Laŭdire oni kun ruĝa ĉapelo ne nur dormas konforte kaj varmete, sed ankaŭ trovas donacojn senditajn de karuloj en la ruĝa ĉapelo. En karnavalo ĝi ja estas la ĉefrolanto. Vi povas vidi diversspecajn ruĝĉapelojn en ia ajn angulo. Parto de ĉapelpintoj brilas dum parto ore brilas.

Kristonaskaj Ŝtrumpoj:, ne gravas la grandeco de paro da ruĝaj ŝtrumpoj ĉar ili estas por enteni donacojn. Oni vespere pendigas proprajn ŝtrumpojn surlite kaj atendas por venonttagaj donacoj. Kion fari se oni donacas aŭton en Kristonasko? Pli bone, ke li skribu ĉekon kaj ĝin metu en ŝtrumpon.

Kristonaska Karto: estas karto por gratuli Kristonaskon kaj Novjaron. Karto estas presita foto pri naskiĝo de Jesuo kaj gratulvortoj "Gratuli Kristonaskon, Feliĉan Novjaron".

Kristonaska Atento: Kristonaska Nokto estas de vespero de la 24-a de decembro ĝis la mateno de la 25-a de decembro. Preĝejoj organizas sankto-poeman kurson kaj kantas kristonaskan kanton antaŭporde aŭ subfenestre. Tio ja estas nomata "Kristonaska Atento", reprezentante, ke tiam anĝelo raportis feliĉan novaĵon de naskiĝo de Jesuo al paŝtisto. La aktivado ofte daŭras ĝis mateniĝo, pli kaj pli multiĝas homoj kaj pli kaj pli laŭtiĝas la kanto. La kanto eĥas tra la urbo.

Kristonaska Maljunulo: Li laŭdire estas malgranda azia episkopo kaj estis sanktigita post la morto. Li estas blank-barba maljunulo kun ruĝa robo kaj ruĝa ĉapelo. En ĉiujara Kristonasko, li alvenas de norde per skio tirata de cervoj, eniras en fornon de ĉiu familio kaj pendigas kristonaskajn donacojn surlite de infanoj aŭ antaŭ la forno. Tial, okcidentaj gepatroj metas donacojn en ŝtrumpon kaj pendigas ĝin surlite de infanoj en Kristonasko. En la sekvanta tago, infanoj serĉas donacojn senditajn de Kristonaska Maljunulo sur lito post ellitiĝo. Nuntempe, Kristonaska Maljunulo fariĝis simbolo de favora aŭspicio kaj espero. Ĝi estas nemankigebla figuro ne nur en Kristonasko sed ankaŭ en Novjaro.

Kristonaska Arbo: Kamparano laŭdire regalis malsatan kaj malvarman infanon en frosta Kristonaska Nokto per riĉa vespermanĝo de Kristonasko. Adiaŭonte, la infano rompis branĉon de abio, plantis ĝin en teron kaj gratulis : "La branĉo estas plenplena je donacoj en la sama tago ĉiujare. Mi lasis la branĉon por danki vian bonecon". Post foriro de la infano, la kamparano trovis, ke la branĉo fariĝis arbeto kaj komprenis, ke la regalito estas anĝelo de Dio. La rakonto estas fonto de Kristonaska Arbo. En la okcidenta mondo, kristanoj kaj nekristanoj preparas Kristonakstan Arbon en Kristonasko por pliigi ĝojan etoson. Kristonasko ofte estas farita el abio, simbolante longecon de vivo. Arbo estas ornamita per lampoj, koloraj floroj, ludiloj, steloj kaj diversaj donacoj. En la Kristonaska Nokto, oni kantas kaj dancas ĉirkaŭ la arbo kaj ĝuas feliĉon.

Kristonaska Kesto: Oni donas donacon ankaŭ al kurieristo aŭ servanto en Kristonasko. La donaco ofte estas metita en kesteton, tial ĝi estas nomata Kristonaska Kesto.