• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-21 22:29:48    
Ĉinio jam laŭgrade fariĝis aktiva membro de MKO

cri
La 18-an de decembro de 2005 en Hongkong, fermiĝis la 6-a ministronivela konferenco de la Monda Komerca Organizo. La konferenco akiris iun progreson en agrikulturo kaj enmerkatiĝo de neagrikulturaj produktoj. En la konferenco, Ĉinio serioze partoprenis en diversaj intertraktadoj, aktive pledis por disvolvi internacian justan komercon, ĉi tiu agmaniero profunde impresis ĉeestantojn. Specialistoj esprimis, ke en la lastaj 4 jaroj de la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la tekniko pri plurflanka komerca intertraktado maturiĝis tago post tago, samtempe Ĉinio serioze plenumis sian promeson, malfermis la enlandan merkaton kaj jam laŭgrade fariĝis la aktiva membro en la Monda Komerca Organizo.

Parolante pri la montro de Ĉinio en la konferenco de la Monda Komerca Organizo en Hongkong, ĝenerala direktoro de la organizo Pascal Lamy opiniis, ke Ĉinio sufiĉe montras sian arton en la plurflanka komerca intertraktado.

"Ĉinio estas la tre saĝa intertraktanto. La intertrakta tekniko estas la antikva arto en Ĉinio."

Kiel la gastiganta lando de la konferenco, Ĉinio aktive pledis por zorgi interesojn de multaj evoluantaj membroj en la konferenco. Dum la konferenco en Hongkong, la ĉina delegacio apelaciis, ke oni liveru la enmerkatiĝon sen dogano kaj sen kontingento al ĉiuj produktoj de plej evoluintaj membroj, samtempe donu al ĉiuj evoluantaj landoj specialan kaj diferencan trakton.

En la konferenco, parolante pri ĉinaj koncernaj porpledoj, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai diris:

"En la procezo de monda komerca liberigo, la ŝlosila punkto estas zorgi plejn multajn membrojn kaj igi multajn evoluantajn membrojn sekvi marŝajn paŝojn, tial oni devas doni al evoluantaj membroj speicalan kaj diferencan trakton, kaj klopodi por dum la hongkong-a konferenco atingi komunan konon pri problemo de kotono kiel perioda frukto, igi evoluantajn membrojn akiri videblan kaj tuŝeblan bonaĵon kaj pliigi fidon de plej multaj membroj pri la dohaa intertraktado."

La ĉina porpledo estas la pozitiva informo por malriĉaj kamparanoj de evoluantaj membroj. Kiel aliaj evoluantaj membroj kun granda loĝantaro, rimarkinda loka kaj industria diferenco, la ĉina pokapa enlanda produktovaloro nur estas pli ol 1 400 usonaj dolaroj, ankoraŭ troviĝas sur la relative malalta nivelo. Kaj plej multaj loĝantoj de Ĉinio estas kamparanoj. Sinjoro Bo Xilai montris, ke kvankam troviĝas multaj malfaciloj, tamen Ĉinio faras kontribuon al la mondo. En 2005, Ĉinio importas 600 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreas novan grandan merkaton por la mondo. Samtempe, la ĉina registaro jam deklaris, ke Ĉinio senigis grandan ŝuldon de malriĉaj landoj kiuj prenis gin antaŭ la fino de la lasta jaro.

Ĉinio estas la plej granda suferinto de internacia komerca protektismo, tial, en la hongkong-a konferenco, Ĉinio urĝis, ke pli multaj membroj da la Monda Komerca Organizo agnosku la ĉinan statuson de merkata ekonomio, subtenu nunan agmanieron en la flanko de pluapaŝaj klarigo kaj plibonigo de kontraŭdumpingo, efike evitu misuzadon de kontraŭdumpingaj rimedoj, fortigu travideblecon kaj oponu kontraŭ tendenco de iuj evoluintaj membroj pri nova protektismo.

Vicestro de la institucio de mondaj ekonomio kaj politiko de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Li Xiangyang analizis, ke la ĉina sinteno en la hongkong-a konferenco montras, ke Ĉinio jam komencis aktivan partoprenon en la plurflanka komerca intertraktado.

"La ĉina teniĝo en la hongkong-a konferenco estas tre pozitiva. Unuflanke, multaj elmetoj de Ĉinio reprezentas postulon de plej multaj evoluantaj membroj. Aliflanke, Ĉinio elmetis iun porpledon por si. Tio montras, ke ĉina tekniko de partopreno en la plurflanka komerca intertraktado laŭgrade maturiĝis."

Aktive partoprenante en la ellaboro de la regularo de la Monda Komerca Organizo, Ĉinio serioze plenumis sian promeson ĉe la aliĝo al la Monda Komerca Organizo. En la lastaj 4 jaroj, Ĉinio jam sinsekve grandmezure reduktis doganon je 4 fojoj. Nun la dogana nivelo jam malpliiĝis je 9,9%.