• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-26 16:00:14    
(foto)Wang Daohan ----- la aktiva antaŭenpuŝanto de la rilatoj inter du bordoj

cri

En la 24-a de decembro, sinjoro Wang Daohan, prezidanto de Ĉina Ĉeftera Asocio pri Dubordaj Rilatoj forpasis pro malsano en la aĝo de 90 jaroj. En sia vivo, sinjoro Wang Daohan sindediĉis por evoluigi dubordajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi la pacan reunuiĝon de Ĉinio. Post lia forpaso, personoj el diversaj rondoj de la du bordoj esprimis bedaŭron kaj kondolencon kaj alte taksis lian pozitivan kontribuon por evoluigi la rilatojn inter la du bordoj.

Post kiam publikiĝis la informo pri la forpaso de Wang Daohan, ĵurnalistoj de multe da amaskomunikiloj el ĉeftero kaj Taiwan de Ĉinio iris al Ŝanhajo en la unua tempo kaj raportis la aferon surloke. La politikaj personoj de la du bordoj esprimis altan atenton al tio kaj akurate publikigis paroladon por esprimi bedaŭron kaj kondolencon.

La forlaso de iu maljunulo povas estigi tian altan zorgon de la du bordoj, tio venas el lia siatempa kontribuo por disvolviĝo de la dubordaj rilatoj.

Sinjoro Wang Daohan naskiĝis en la jaro 1915 en la provinco Anhui, la centra parto de Ĉinio. En la jaro 1949, post la fondiĝo de nova Ĉinio, li laboris unue kiel loka poste kiel centra alta oficisto pri ekonomio kaj servis kiel la urbestro de Ŝanhajo en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. En decembro, 1991, Ĉina Ĉeftera Asocio pri Dubordaj Rilatoj fondiĝis en Pekino kaj Wang Daohan estis la prezidanto. Sub lia gvidado la Asocio faris multajn laborojn por akceli la ekonomian kaj komercan kunlaboradon kaj la interŝanĝon de diversaj kampoj de la du bordoj, kaj helpe solvi la konkretajn problemojn en la kontaktado de la samlandanoj de la du bordoj.

En la jaro 1992, Ĉina Ĉeftera Asocio pri Dubordaj Rilatoj interparolis kun Markola Kontakta Fonduso de Taiwan. La du flankoj respektive atingis komunan buŝan konon por esprimi, ke la du bordoj ambaŭ persistas la principon de unu Ĉinio. Sur la bazo de tia komuna atingo, en aprilo, 1993, en Singapuro, Wang Daohan kaj Gu Zhenfu, ĉefdirektoro de Markola Kontakta Fonduso de Taiwan, okazigis la unuafojan interparoladon de respondeculoj de popolorganizoj, rajtigitaj de la du bordoj. La interparolado atingis kvar interkonsentojn pri la fortigo de ekonomia kunlaboro, sciencteknika, kaj kultura interŝanĝo kaj aliaj problemoj. Taksante la aferon, Zhang Nianchi, specialisto de Taiwan-a problemo, estro de Orientazia Esplora Instituto en Ŝanhajo diris: (sono 1)

"La interparolo inter Wang kaj Gu unuafoje malfermis la dialogon kaj intertraktadon de la du bordoj kaj samtempe faris profundan funkcion por antaŭenpuŝi la rilatan disvolvon de la du bordoj. La spirito de la dialogo kaj intertrakto elmontratas en nuntempa politiko pri Taiwan. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao jam malfermis la dialogon inter partioj de du bordoj. La nuntempa kontakto estas pli aktiva ol en ia ajn tempo de la pasinteco kaj tio ja estas la espero de Wang."

En oktobro, 1998, Wang Daohan refoje intervidiĝis kun Gu Zhenfu. Sinjoro Zhang Nianchi opinias, ke Wang Daohan ĉiam konsideris Taiwan-an problemon por la estonta disvolvo kaj sorto de Ĉinio kaj lia koro pleniĝis de amo al Taiwan.

(sono 2) "Sinjoro Wang opiniis, ke la intervizito kaj interkontakto de la du flankoj estas tre gravaj. Oni ne faru deklaron aŭ, disputo, sed konsolu la taiwan-ajn samlandanojn kiel familiano de patralando. Pro tia profunda amo kaj kompreno al Taiwan, li gajnis unuvoĉan laŭdon de la du bordoj".