• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-27 16:16:58    
Ĉinaj restoracioj estas plenplenaj de homoj en Kristonasko

cri

Por multe da homoj, fungo kun kokaĵo fariĝis tradicia manĝaĵo en Kristonasko.

Antaŭvespero de Kristonasko, Kristonasko kaj la tuta kristonaska ferio formas la plej oran periodon de ĉinaj restoracioj.

"De la lastaj jaroj, ni fariĝis pli kaj pli okupita en ferio." Tion diris s-ro Wang, posedanto de ĉina restoracio kun historio de duonjarcento en Masaŝuseco.

Plejparto de gastoj en la restoracio estas judoj. Ĉinaj manĝaĵoj ĉiam estas la unua elekto de judoj en Kristonasko pro tio, ke aliaj restoracioj malofte estas malfermitaj en Kristonasko.

"Posedantoj de ĉinaj restoracioj kaj aziaj restoracioj ŝajnas unike ne festi Kristonaskon." Tion diris David, membro de religia organizo en Florido.

David diris ankaŭ, ke troviĝas multe da vegetalaj pladoj en ĉina menuo. Tio multe allogas judojn.

Por David kaj lia edzino, manĝi ĉinajn manĝaĵojn jam fariĝis tradicio en Kristonasko.

Manĝante kun la edzo en ĉina restoracio en NovJorko, la edzino de David diris, "Ni manĝis meleagron en Dank-festo, kaj en Kristonasko ni manĝas ĉinajn pladojn."

Yang Jun funkciigas "juda-ĉinan restoracion" en Bostono, kie troviĝas multe da judoj. En antaŭvespero de Kristonasko kaj Kristonasko, 120 seĝlokoj de la restoracio "Saluton, Pekino" funkciigata de Yang preskaŭ estis tute okupitaj de homoj.

Estas koincide, ke Hanukao komenciĝas post sun-subiro de Kristonasko. Ĝuste pro tio, la restoracio "Saluton, Pekino" aldonas terpoman kukon en menuo. La plado estas kun fiŝaĵo, kokaĵo kaj anasaĵo, tamen sen porkaĵo. Judo faras kontrolon en kuirejo por garantii, ke tiuj pladoj estu aŭtentikaj judaj manĝaĵoj.

En restoracio "Naŭ-Dragoj", Ferrell kaj liaj familianoj atendas manĝaĵojn kun amaso da nemalfermitaj kristonaskaj donacoj. Ili mendis salikokaĵon, anasaĵon kaj aliajn.

Ferrel diris, ke "En ĉiu Kristonasko, ni alvenas al ĉina restoracio. Mi tiamaniere regalas miajn familianojn."