• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-04 17:39:09    
Enketo montras: viro amas informon kaj virino komunikadon dum vizito al interreto

cri

Interret-vizitantoj havas multe da komunaj hobioj, tamen enketo publikigita de Interreta Enketa Organizo de Usono montras, ke vira interreto-vizitanto emas tralegi novaĵojn, situacion pri akcia merkato, sporton kaj erotikon, dum virina interret-vizitanto emas serĉi informon pri sano kaj gvidon pri religio.

Altranga esploristo Deborah, respondecanta pri la enketo, deklaris, ke "viro emas al esenceca interret-aktivado dum virino emas al komunikiĝo inter homoj."

Plejparto de viroj vizitas interreton por ĝui la plezuron. 70% de viroj vizitas interreton por forpeli tempon kaj troviĝas 63% de virinoj kun la sama celo. Viro preferas aŭskulti surretan muzikon, spekti televidan programeron surrete kaj viziti kotizan diĝitan retpaĝon.

Enketo montras, ke virino postkuras en iuj flankoj. Juna virino uzas pli kaj pli da tempo viziti interreton. Tio montras, ke malgrandiĝas distanco de iuj flankoj. Virina interret-uzanto pli kaj pli uzas elektronikan poŝtkeston por ĝui rakonton, solvi problemon kaj pligrandigi rondon de socia komunikiĝo. Vira interret-uzanto ofte uzas elektronikan poŝtkeston por trakti ĉiutagan aferon.

Krome, preskaŭ estas tute sama la proporcio de viraj interret-uzantoj kaj virinaj interret-uzantoj. Ili prenas retpaĝon kiel fonton de informo kaj efikan komunikilon.

La enketo ankaŭ montras: en la lastaj dek jaroj, viro pli volis partopreni en defia interret-aktivado kaj interreta komerco, ekzemple aliĝi al babila ĉambro, entrepreni surretan aŭkcion kaj akcian komercon. Troviĝis 30% de viraj interret-uzantoj kun sperto de surreta aĉetado kaj vendado, dum troviĝis 18% de virinaj interret-uzantoj kun tia sperto. Krome, 21% de viraj interret-uzantoj konfesis viziti erotikan retpaĝon kaj 5% de virinoj tion konfesis. Tamen testo pri tia demando estas kun malfacilo, ĉar enketitoj probable kaŝis la veron.

74% de virinoj serĉas informojn pri medikamento kaj sano dum 58% de viroj havas tian intereson. 34% de virinoj gajnas informojn pri religio el interreto kaj 25% de viroj tion faras.

Viro havas pli abundan scion pri interreto. Viro pli bone scias la plej freŝajn interretajn vortojn ekzemple spamon kaj virus-mortigan softvaron.