• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-06 08:37:25    
Chen Yulong: Aǔgustaj Sunradioj

CRI
Aǔgusto apenaǔ alvenis, Somereto kaj Aǔtuneto ĉiutage kuris al tera ŝoseo antaǔ vilaĝo por atendi leteron. Dikis polvo sur la vojo, rostis la suno en aǔgusto kaj vezikis nudaj piedoj pro la arda polvotero. Fine, fine en iu tago venis 2 leteroj, unu al Somereto kaj la alia al Aǔtuneto. Leginte respektivan koverton ili ĵetis rigardon reciproke. "Pekino, pli bona." asertis Somereto. "Ŝanhajo, fakte ne malpli bona." Fine falis duonmonata brulado el la koro. Floris ridoj sur la vizaĝo. Somereto eltiris la leteron, ankaǔ Aǔtuneto. Ambaǔ forgesis la sunan bakadon. Subite tiu surpriziĝis, ankaǔ la alia. Fine hejmen sin trenis ambaǔ, ne nur feliĉaj, sed ankaǔ maltrankvilaj. Ili legis la leterojn al la gepatroj. La viro ellasis, "Tiom da mono por viziti grandan lernejon (universitaton)!" La virino nur suspiris. En la aǔgusta vilaĝo, pleje abundis la sunaj radioj kaj pleje malmultis nur mono. Ne venis sezono por rikolti vendotan kotonon! La tri, la patro kaj la 2 filoj, kuris sur 3 vojoj, por kolekti prunte monon. Vespere ili revenis kun dekono. Nenio valora en la hejmo. La patrino povis nur forvendi grasiĝantan porkon. Pli kaj pli malmultis la tagoj de aǔgusto, sed ankoraǔ ne sufiĉis mono por kotizo kaj ĉiutaga vivo en la 2 universitatoj. Tiutage ili iris al vizitita mezlernejo. Ĉefinstruisto kaj rektoro, tre kompataj al ili tamen senpovaj, skribis en la nomo de la lernejo leteron al distrikta registaro, ke ĝi helpe donu bonan ideon. Post 3-taga klopodo, la patro, spite al ardeco de la suno, prenis dumil-juanan krediton en la nomo de la distrikta registaro. Atinginte la hejmon, li kolapsis sur plankon kaj svenis. Nur pli ol 10 tagojn, sed falis la viro, kiu neniam eĉ kurbiĝis pro laco rostate de la suno en la 50-jara laborado sur kampo. La kolektita mono apenaǔ sufiĉis por unu. Restis nur kelkaj el la aǔgustaj tagoj. Subite poŝtoficisto alvenis kun mandato alsendita de tiu mezlernejo. Legiĝis ne nur sumo de mil juanoj, sed ankaǔ kelkaj vortoj, "Gratulon! Ĉiuj instruistoj." La patro iom levis sin en lito, la patrino tuj etendis la mandaton al li, kies lipoj pene moviĝis por ellasi vortojn, tamen nenio aǔdiĝis. Ĉiom da mono, nur por unu. La tagoj ne restis, tial ili jam konsciis serioza la aferon. 3 paroj da okuloj fiksiĝis al la kuŝanta patro. Kvazaǔ elektrite, la patro sidiĝis kaj diris: "Restas nur unu vojo. Vi jam ne estas knaboj. Vi ambaǔ mem decidu! Aǔ, loti?" Statuis kaj Somereto kaj Aǔtuneto. Kvazaǔ travivinte unu jarcenton, Somereto levis la kapon. "Aǔtuneto, iru! Via universitato estas bona." Leviĝis la kapo de Aǔtuneto. "Ne! Vi iru, ĉar mi estas pli juna ol vi je unu jaro." Tiam neniu atentis moveton de Somereto, kiu ŝovis la manon en sian poŝon, eligis la varban leteron kaj ĝin dispecigis. Apenaǔ ekkompreninte lian agon, Aǔtuneto falis sur la genuojn. "Fraĉjo!" Larmoj eltorentis. La lasta tago de aǔgusto. Preninte 200 juanojn por vojaĝo, Somereto iris suden, por lukrado. "Miaj gepatroj dronas en ŝuldoj, mia frato bezonos plu monon en la universitato..." La aǔgustaj sunradioj premis la malgrasan kaj etan korpon de la 18-jara Somereto. Peze, tre peze. En la aǔgustaj sunradioj, starante sur la tera vojo de la vilaĝo, Aǔtuneto sekvis per la okuloj profundajn spurojn en la ŝaǔmeca polvo. Fascinite.