• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-18 08:50:34    
Eŭropo ĉijare konstruos diĝitan bibliotekon por kontraŭi usonan kulturan invadon

cri

Francio ĉiam iras en la plej antaŭa vico en la "kultura batalo" inter Eŭropo kaj Usono. La 11-an de januaro, konstruado de Eŭropa Diĝita Biblioteko, nomata "Kultura Egido" de Eŭropo, unue eniris en esencan periodon en Francio. Estro de franca Ŝtata Biblioteko konfirmis al amaskomunikiloj, ke ĉijare naskiĝos diĝita biblioteko apartenanta al Eŭropo.

Antaŭ unu jaro, Google, fama serĉa motoro de Usono, publikigis sian konstruadan planon de la monde plej granda diĝita biblioteko kaj tio profunde pikis mem-respekton de francaj politikistoj kaj intelektuloj. Francio konsideris la planon de Google-kompanio kiel kulturan invadon de Usono al Eŭropo. Eŭropaj landoj aktive eĥis tion post kiam la franca prezidento Chirac proponis "protektan batalon por eŭropa kulturo". Ĝuste pro tio, naskiĝis la plano pri la Eŭropa Diĝita Biblioteko.

La 11-an de januaro, franca Plenuma Komitato respondecanta pri la programo, okazigis konferencon kaj diskutis detalojn pri konstruado de la diĝita biblioteko. Estro de franca Ŝtata Biblioteko diris al amaskomunikiloj, ke antaŭ la fino de 2006, eŭropaj diverslandaj bibliotekoj plenumos diĝitadon al 50-60 miloj da libroj kaj fundamente establiĝos Europa Diĝita Biblioteko en la kuranta jaro. En 2007, la biblioteko eniros en rapidan konstruadan periodon. Kiel grava membrolando de la programo, Francio ĉiujare kontribuas pli ol 15 000 librojn kaj la franca registaro asignas 15 milionojn da eŭroj por la programo.

Printempe de 2005, la plenuma komitato fakte komencis esploradon al enhavo de libroj, teknika rimedo, funkcia modelo kaj atendo de legantoj.

Laŭ la interkonsento atingita de eŭropaj diversaj landoj, la konstruado de la biblioteko konsistas el du periodoj. Oni disvolvas la laboron en la unua periodo pri bazaj verkoj de la eŭropa kulturo kaj ĉefaj verkoj de eŭropaj diversaj landoj. Post la ĉiuflanka disvolvado de la dua-perioda laboro, finiĝos diĝitigado de eŭropaj diverslandaj libroj inkluzive de gazetoj kaj vortaroj. Mondaj legantoj tiam povos tralegi diversajn librojn de eŭropaj landoj per interreto.

Ĝis nun, escepte de Britio kaj Portugalio, aliaj 23 membrolandoj de EU deklaris partopreni en la konstruado de la diĝita biblioteko.