• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-27 08:16:22    
Xiao Liubin: Urbaneco

CRI
Juna kamparano Oko sekvis Xin Yi en urbon kaj provizore dungiĝis en konstruejo.

Xin Yi servis kiel asistanto en iu arkitektura kompanio, tial li havis iom da povo.

Oko kaj Xin Yi kreskis en sama vilaĝo. Infanece ili jam tre amikis. Poste la propran vojon – Diplomite el speciala kolegio, Xin Yi fariĝis urbano salajrata de la ŝtato, dum Oko, fininte lernadon en malsupera mezlernejo, ne daǔrigis ĝin pro malriĉo, sed revenis al la vilaĝo kaj kamparaniĝis.

Ĉi-foje do Xin Yi donis al Oko lukran ŝancon.

Xin Yi neniom kaŝis sian superecon. Li gvidis Okon en sian apartamenton konsistantan el ĉambro kaj salono kaj distribuitan de lia institucio. Post kiam li ŝaltis televidilon, 14-colan kaj nigrablankan, Oko tremis pro admiro. Xin Yi diris, ke Oko sidu en leda sofo kaj aprecu fotojn de lia fianĉino (kompreneble urbanino)... Frapinte la ŝultron de Oko, Xin Yi patose oratoris: "Ho, kiam vi povus fariĝi tia, kia nun mi estas!"

Rideto nebulis sur la vizaĝo de Oko, kiu povis diri nenion.

Efektive, Oko neniel povis esti kia Xin Yi. Oko loĝis kun aliaj dungitoj en barako kiu regalis ilin per sufoka varmego en somero kaj per frosto en vintro. Ĉe manĝo Oko portis vazecan bovlon plenan de rizaĵo kun kelkaj folioj da legomo supre kaj glutis ĉiom lupe aǔ tigre – la manĝon li prenis kun feliĉo, ĉar tio garantiis, ke li havu sufiĉan energion kaj senĝene ŝvitadu en la elĉerpa laboro.

Oko komencis per kirlado kaj portado de mortero. Li neniom ŝparis sian forton. En libera momento li helpis al majstroj en masonado, morterado kaj kahela gluado, humile lernante koncernan teknikon ĉe ili. Foje Xin Yi vidis tion kaj tre malĝojis. Li vokis Okon kaj atentigis lin, "Ne stultu en la laboro! Vi devas ellerni ŝparadon de la forto. Vi helpas ilin, sed la salajron ili prenas. Ĉu vi pli multe gajnas eĉ je unu groŝo?"

Rideto ludis sur la vizaĝo de Oko, kiu diris nenion.

"Ni estas samvilaĝanoj, tial mi, kompreneble, zorgas vin. Poste, kiam oni varbos oficialan laboriston, mi klopodos por vi. Tiam vi fariĝos vera urbano."

"Dankon, fraĉjo Yi!"

Poste, ignorante la konsilon de Xin Yi, Oko same helpis majstrojn. La tempo forflugigis 5 jarojn, en kiuj Oko ĉiam estis diligenta kaj energia. Ĉiun teknikon li jam tute posedis. Li eĉ ellernis desegnadon de planoj. Tamen lia statuso ne ŝanĝiĝis. Li restis provizora dungito.

Vespere de iu el la printempaj tagoj, li adiaǔis fraĉjon Yi. "Fraĉjo Yi, mi maldungigis min. Mi iros labori sola."

Xin Yi forte surpriziĝis. "Labori sola? Kion vi faros?"

"Masoni kamenon, truli mastikon, glui kahelojn kaj... kion oni postulos." Oko montris sin memfida kaj certa. "Nuntempe estas furoro dekoracii ĉambrojn. Havante bonan teknikon, oni facile trovos laboron."

"Ha! Vi do kaǔros sur strato por atendi ies dungon?" Xin Yi ellasis ironian ridon. "Via elekto estas riskiga. Multe pli bone, ke vi restu en nia kompanio."

"Certe estas riske kaǔri sur strato. Sed—" Oko rigardis Xin Yi kaj ridis. "Via kompanio akceptas nur milion-juanan inĝenieriaĵon, tial en ĝi multaj detalaj aferetoj atendas min. Granda negoco komenciĝas per malgranda afero, ĉu ne?"

Kvazaǔ alnajlite, Xin Yi rigarde akompanis foriĝon de Oko.

De tiam, en longa tempo, Xin Yi ne vidis Okon. Nur en la 3-a jaro li aǔdis, ke Oko registrigis konstrudekoracian kompanion kaj baldaǔ lia afero tre prosperis. Vere? Xin Yi suspektis.

Estis jam la 15-a jaro post enurbiĝo de Oko, kiam Xin Yi renkontiĝis kun li. Tiutage oni okazigis adjudikon je pli ol 4 milionoj da juanoj. Malsukcesis la konsorcio en kiu Xin Yi laboris, dum gajnis la konstrudekoracia kompanio de Oko.

Post la adjudiko, Oko invitis Xin Yi al luksa restoracio. Post la manĝo li stiris sian aǔton, portante Xin Yi al sia loĝapartamento konsistanta el 4 ĉambroj kaj 2 salonoj. Internaj lukso kaj eleganteco forte admirigis la samvilaĝanon. Jam evidente grasa, Oko diris al Xin Yi:

"Ĉu vi scias, ke mi jam oficiale urbaniĝis en la momento, kiam oni vendis al mi ĉi tiun apartamenton. Mi intencas aĉeti ankoraǔ 3 ĉi tiajn apartamentojn, por ke ankaǔ la edzino kaj filino povu oficiale vivi en la urbo, ĉar la normo estas, ke aĉetante unu apartamenton oni gajnas unu urbanigon..."

Xin Yi meditis, ŝajne ne aǔdante la vortojn de Oko.