• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-27 14:57:57    
Mozarto: donaco de Dio al la homaro

cri

De la pasintaj 250 jaroj, oni parolas sufiĉe multe pri Mozarto. En la historio de la homara muziko, nur malmulte da homoj povas esti fojfoje rememorita kaj trovita. Mozarto estas unu el ili.

Kiel la plej bona muzikisto en la homara historio, li post morto tamen estis subterigita en senfama tombejo. Partoprenis en la subteriga ceremonio nur kelkaj bon-amikoj de Mozarto.

Kiel unu el la reprezentantoj de viena klasika muzik-skolo, Mozarto sin liberigis de religia sentimento de mez-epoka muziko kaj turnis al libera kaj civitana ideo. Li ofte ŝatis uzi modestan kaj belan melodion kaj kombinis popolan muzikon de Germanio, Aŭstrio, Italio kaj aliaj eŭropaj landoj. Estas publike agnoskite de komentistoj, ke kvamkam Mozarto havis malriĉan vivon kaj estis premita de aristokratoj kaj potenculoj, tamen ni aŭdas en lia muziko nur ĝojon kaj belon. Rilate al tio, preskaŭ neniu muzikisto povas atingi la nivelon.

Kvamkam Mozarto estis torturita en la vivo, tamen lia muziko ja superis la vivon kaj fariĝis atesto de la ekzisto de la homaro. Li maltrankviliĝis pri ĉiutaga vivo en malvarma domo en vintro, sed lia muziko varmigas ĉiun malvarman domon en vintro.

Por ni posteuloj, la ekzisto de Mozarto vere estas donaco de Dio al la homaro. Eble ĝuste pro tio, ni fojfoje rememoras lin. La alia kialo eble estas tio, ke ni bezonas senĉese kontroli nian vivon per Mozarto. Ejnstejn iam diris, "Kiel artisto aŭ muzikisto, Mozarto ne apartenas al ĉi tiu mondo." Fakte, tiama mondo de Mozarto estis ege malfacila ol la nuna. Troviĝas tia embaraso: kiam la mondo sin disvolvas al pli alta nivelo, ne sekvas trankvilo en koro. Ni ankoraŭ bezonas Mozarton, kiu vivis antaŭ 250 jaroj, almenaŭ por forigi la doloron el nia vivo.