|
 |
(GMT+08:00)
2006-02-14 13:37:41
|
 |
4a Balta Esperanto-Forumo
cri
BALTA ESPERANTO-FORUMO estas renkontiĝo de esperantistoj el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro. Ĝin iniciatis internacia revuo "La Ondo de Esperanto" kiel kultur-klerigan forumon. La unua Balta Esperanto-Forumo okazis 14-18 jul 2002 en Kaliningrado; 17-22 jul 2003 sekvis la dua Forumo en Olsztyn (Pollando), kaj la trian 11-17 jul 2004 akceptis Birštonas (Litovio). En 2005 BEF ne okazis pro la 90a Universala Kongreso en Vilno, en kiu partoprenis preskaŭ ĉiuj aktivuloj el la (apud)Balta regiono. La kvara Balta Forumo okazos 22-27 jul 2006 en Bjalistoko -- la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Ĝin kunorganizos Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) kaj "La Ondo de Esperanto" helpe de Fondaĵo Ludoviko Zamenhof. La ĉefa temo de la kvara Forumo estas Zamenhof kaj la nuntempo. 22 jul. Sabato * Alveno, registriĝo, loĝigo, libroservo * Gazetara Konferenco * Solena inaŭguro kun salutparoloj. Eta koncerto * Festprelego pri Zamenhof * Prezento de la gastiganta regiono * Interkona vespero. 23 jul. Dimanĉo * Piedekskurso en la urbo * Laborprogramo * Diservo en Esperanto * Vespera promenado (koncerto de koloraj fontanoj). 24 jul. Lundo * Laborprogramo * Podlahia vespero. 25 jul. Mardo * Tuttaga ekskurso. 26 jul. Merkredo * Laborprogramo * Internacia konferenco "Zamenhof kaj la nuntempo" * Arta programo. 27 jul. Ĵaŭdo * Laborprogramo * Fermo. La laborprogramo enhavos internacian konferencon pri Zamenhof, seminariojn pri apartaj temoj, diversajn prelegojn, prezentadon de novaj libroj kaj de La Ondo de Esperanto, serion de programeroj "Duonhoro kun ...", kvizon pri Zamenhof k.a. Sezonoj planas eldoni kaj prezenti en Bjalistoko libron kun socie gravaj tekstoj de Zamenhof. Pri la programo bonvolu korespondi kun "La Ondo de Esperanto": Poŝte: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando. Rete: sezonoj@gazinter.net. Telefone: (4012) 656033. Pri la aliĝado kaj aliaj lokaj aferoj (ekskursoj, loĝado, invitiloj) bonvolu korespondi kun la prezidanto de BES, Elżbieta Karczewska: Poŝte: ul. Waszyngtona 14 B m 119, PL 15-269 Białystok, Pollando. Rete: elakarczewska@interia.pl, esperanto.bialystok@interia.pl. BEF-4 okazos plejparte en la Esperanto-Centro, strato Piękna 3. Ĝi estas atingebla de la fervoja kaj busa stacioj per la buso numero 10. La busoj trafikas de 5h00 ĝis 22h30. La biletoj aĉeteblas en kioskoj. La Forumo okazos, se antaŭ 1 maj 2006 aliĝos almenaŭ 40 personoj. Aldonajn informojn pri la kotizo kaj loĝado legu rete ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm Bonvenon al la urbo de Zamenhof!
|
|
|