• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-15 09:15:17    
Sendormeco ĝenas ĉinojn

cri

Estas pli kaj pli malfacile havi bonan dormon por nemalmulte da ĉinoj. Sendormeca proporcio senĉese altiĝas en Ĉinio pro pliiĝo de laborpremo kaj serioza socia konkuro.

Laŭ la rezulto de la enketo publikigita de "Ĉiutago de Ĉinio" (China Daily) en la pasinta jaro, dormtempo de ŝanhajanoj kaj pekinanoj reduktiĝas kompare kun tiu en 2002 kaj 45% de ĉinoj suferas sendormecon. La ĵurnalo citis la rezulton de la enketo farita de Pekina Statistika Buroo al 2 000 homoj en la pastintjara novembro kaj diris, ke ĉiutaga dormtempo de pekinanoj malpliiĝis je 20 minutoj kompare kun tiu antaŭ 20 jaroj.

La enketo farita en Ŝanhajo indikas, ke nur 17% de ŝanhajanoj havas sufiĉan dormtempon de 7 ĝis 8 horoj dum 67% de ili ĉiutage havas dormtempon de 5 ĝis 6 horoj. Laŭ la enketo farita de Ŝanhaja Laborist-Sana Klubo al 20 miloj da homoj, pli ol 70% de laborantoj en oficejoj havas malfacilon endormiĝi kaj preskaŭ 25% de ili bezonas dormigilon.

Tamen la enketo indikas, ke preskaŭ neniom perdiĝis la dormtempo de ĉinaj vilaĝanoj. Tio estas atribuata al malmulte da elekteblaj amuzaĵoj, krome, kamparanoj kutimas frue enlitiĝi por ŝpari koston de elektro.

Liu Yanjiao, estro de Ĉina Dormologia Instituto , diris, ke neregula vivo en urbo estas la ĉefa kialo de dorma nesufiĉo kaj altiĝo de sendormeca proporcio.

Alia enketo indikas, ke pro pli kaj pli da konkuro en enoficiĝa merkato, multe da blankkolumuloj kaj administrantoj en kompanioj devigite laboras longan tempon por teni la postenon. Parto de homoj dronas en prospera noktovivo, ili tiele amasiĝas en kantejo aŭ ludi maĝangon.

Manko de dormo estas ankaŭ populara en elementlernejaj kaj mezlernejaj lernantoj pro premo de taskoj. Laŭ raporto de ĵurnalo "Ĉina Junularo" en la pasintjara majo, enketo al 6 000 adoleskantoj indikas, ke 34,4% de enketitoj plendis pri nesufiĉe da dormo kaj 32,7% de ili diris, ke severe mankas al ili necesa ripozo.