• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-15 15:48:01    
Ban Ki-moon oficiale proklamis kandidatiĝi por ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj

cri

En la 14-a de februaro, Ban Ki-moon, ministro pri eksteraj aferoj kaj komerco de Korea Respubliko oficiale proklamis sian kandidatiĝon por la posteno de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. En la raportista akcepto okazinta en Seulo en la sama tago, Ban Ki-moon diris, ke li jam informis al la eksteraj ministroj de ĉiuj membrolandoj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de Koreio, sian planon pri kandidatiĝo.

Parolante pri sia celo de kandidatiĝo, Ban Ki-moon diris, ke dum sia 36-jara diplomatia kariero, li rekte entreprenis laborojn koncerne Unuiĝintajn Naciojn dum 10 jaroj. En tiu periodo li ĉiam zorgis pri la funkcio kaj rolo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties ĝenerala sekretario. Li esperas, ke li havu ŝancon fari ion por la disvolviĝado de Unuiĝintaj Nacioj.

Ban Ki-moon naskiĝis en la 13-a de junio, 1944. Li diplomiĝis el la fakultato pri diplomatio de la Seula Universitato kaj poste iris al Usono por studi en Harvarda Universitato. En 1970 li eniris la Ministerion de Eksteraj Aferoj de Korea Respubliko kaj laboris por la ambasado de Korea Respubliko en Hindio, la delegacio de Korea Respubliko en Unuiĝintaj Nacioj kaj la ambasado de Korea Respubliko en Usono. Li estis ambasadoro de Korea Respubliko en Aŭstrio kaj delegito de Korea Respubliko en Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno. Li iam estis estro de la Departemento de Unuiĝintaj Nacioj sub la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Komerco de Korea Respubliko, estro de la Buroo pri Amerikaj Aferoj, konsilisto de prezidento Roh Moo-hyun kaj vicministro pri eksteraj aferoj kaj komerco. En januaro de 2004, li estis nomumita de prezidento Roh Moo-hyun kiel ministro pri eksteraj aferoj kaj komerco.

Laŭ la publika opinio de Korea Respubliko, ekzistas kaj favoraj kaj malfavoraj faktoroj por Ban Ki-moon kandidatiĝi por la posteno de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. La favoraj faktoroj estas tio, ke Ban Ki-moon estas veterana diplomato kaj havas spertojn pri la laboroj en Unuiĝintaj Nacioj. Li estas milda kaj praktikema kaj posedas la kapablon de traktado al komplikaj aferoj.

Tamen samtempe por Ban Ki-moon estas du malfavoraj faktoroj. Unue, Korea Respubliko ŝuldas kotizon al Unuiĝintaj Nacioj je 120 milionoj da usonaj dolaroj ĝis la fino de la pasinta jaro. Due, Korea Respubliko ne sufiĉe helpas la evoluantajn landojn.

Krome, Ban Ki-moon probable havos multajn rivalojn. Kandidatiĝi por la posteno de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj oficiale proklamis ankaŭ tajlanda vicĉefministro Surakiart Sathirathai kaj srilankaa delegito pri paca intertraktado, vicsekretario ĝenerala de Unuiĝintaj Nacioj pri malarmado Jayantha Dhanapala. Surakiart Sathirathai estas subtenata de la 10 landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj Jayantha Dhanapala havas fortan konkurencan povon.

Laŭ konigo, post kiam Ban Ki-moon proklamis sian kandidatiĝon por la posteno de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj en la 14-a de februaro, proparolanto de la usona ambasado en Korea Respubliko esprimis bonvenigon.