• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-22 09:10:12    
Estas pli kaj pli malfacile fumi en Tajlando

cri

Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, nuntempe en Ĝenevo de Svislando okazas la unua kunveno de subskribintaj flankoj de "Konvencio pri Tabaka Reg-Kadro". La konvencio, la monde unua pakto pri sano, estas mejloŝtono de tutmonda tabaka regado. Tajlando estas unu el la subskribintoj. De la lastaj du jaroj, tabakregaj rimedoj praktikataj de la tajlanda registaro estas pli kaj pli rigoraj, tial ne nur tabako estas malfacile aĉetebla kaj la prezo de tabako multe altiĝis, sed ankaŭ fumlokaloj estas pli kaj pli malmultaj. Varme bonvenigata de la publiko estas la "Rigora Fum-Malpermeso" elmetita de la tajlanda registaro komence de la kuranta jaro. Multe da tajlandanoj eĉ esperas plian severiĝon de la malpermeso. Bonvole aŭskultu nian raporton: Estas pli kaj pli malfacile fumi en Tajlando.

De junuaro, 29 registaraj departementoj de Tajlando oficiale praktikas "Rigoran Fum-Malpermeson". Al ŝtatfunkciuloj kaj vizitantoj estas malpermesate fumi en registaraj departementoj, alie, kontraŭleĝulo estu punita je 2 000 tajaj bahtoj (50 usonaj dolaroj) kaj superulo de kontraŭleĝulo je 20 000 tajaj bahtoj (500 usonaj dolaroj). La regulo, daŭriganta antaŭan "Fummalpermeson en Publikaj Lokoj", gajnis komprenon de la publiko. Laŭ enketo fare de raportisto, plejmulte de tajlandanoj estas por la regulo. Tajlanda dommastrino, farante aĉeton en supermerkato, diris al raportisto: "Mi mem ne fumas. Mi staras por la regulo pri fummalpermeso en publikaj lokoj, ĉar fumado en publikaj lokoj estas nebona al alies sano. Neniu de miaj familianoj fumas."

Estas vere, ke oni ne povas vidi fumantojn en publikaj lokoj kiel beligejoj kaj vagonoj.

Estas malpermesate fumi en pli ol 90% de restoracioj en Tajlando, tamen malmulte da restoracioj establis fum-lokalojn. Bancha Kansakulthon, laboranto en restoracio, diris al raportisto: "Estas malpermesate fumi ene. Oni povas fumi ĉe tiuj du tabloj eksteraj, tamen ekstere estas varme. Mi estas por "Rigora Fum-Malpermeso" de la registaro, tamen mi opinias, ke la malpermeso ankoraŭ ne estas sufiĉe perfekta, ĉar estas videble, ke oni fumas en publika loko. La registaro povas plifortigi administradon kaj pli strikte praktiki fum-malpermeson."

Gasipong, studento en Chulalongkorn, la plej fama universitato en Tajlando, esprimis, ke li ofte vidas fumantojn en la universitato. Li opiniis, ke ankoraŭ malmultaj estas fummalpermesaj lokaloj difinitaj de la registaro. Oni devas enlistigi lernejojn kaj hospitalojn kiel fummalpermesajn lokalojn, tiele pliiĝos "puraj lokoj". Li diris: "Troviĝas ankoraŭ multe da fumantoj en la universitato. Iuj estas instruistoj kaj aliaj studentoj. Mi mem ne fumas kaj mi certe esperas ke ankaŭ apuduloj ne fumu. Mi esperas, ke la registaro malpermesu fumadon en universitatoj kaj hospitaloj. Fumado estas malbona al sano, tial mi esperas, ke ĉiuj homoj ne fumu."

Nefumantoj evidente esperas, ke la registaro malpermesu fumadon. Do, kian sintenon tenas fumantoj al la fummalpermeso? Maljuna ĉindevenulo s-ro Liu, kiu estas en Tajlando kelkdekojn da jarojn, diris al raportisto, ke longa estas lia fumtempo. Kvamkam rimedoj praktikataj de la registaro alportas malfacilon al lia vivo, tamen li komprenas tiujn rimedojn kaj ankaŭ edifos posteulojn ne fumi. Li diris: "Mi nur povas fumi kiel eble plej malmulte pro tiuj rimedoj, tamen estas malfacile, ke mi tuj forlasu fumadon. Kun tiom da aĝo, mi klopode fumas kiel eble plej malmulte. Mi firme oponas la fumadon de infanoj."

Nuntempe en Tajlando, estas vere malfacile aĉeti tabakon. En la lastaj du jaroj, la registaro de Tajlando altigis imposton de tabako tri fojojn kaj prezo de multamarkaj tabakoj duobliĝis. Krome, senĉese pliiĝas fum-malpermesejoj kaj altiĝas punmono. Tial, 30% de fumantoj en Tajlando sukcese forlasis fumadon en la pasintaj du jaroj kaj alia 30% de fumantoj estas en la procezo de fum-forlaso.