• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-01 10:43:05    
Opini-sondado: usonanoj ne ŝatas prezidentinon pro tradicia seks-diskriminacio

cri
Rezulto de tutlanda popola opini-sondado lastatempe publikigita de Usono montras, ke nemalmulte da elektontoj ne ŝatas virinon esti prezidento. En 2008ª-jara prezidenta elekto, ili probable ne donos balotilojn al kandidatino malgraŭ kiun partion ŝi reprezentas.

27% de enketitoj esprimis, ke ili ne balote subtenas kandidatinon malgraŭ kiun partion ŝi reprezentas. Triono de enketitoj diris, ke ili ne ŝatas kandidatinon pro tio, ke virino ne kapablas en tia laboro, dum dekono de enketitoj diris, ke ili ne subtenas kandidatinon pro tio, ke la posteno de prezidento estas laboro de viro.

Proksime 70% de enketitoj opiniis, ke Hilary Clinton, senatano de Demokratia Partio ne venkiĝos en la prezidenta elekto en 2008. Tamen du trionoj de enketitoj opiniis, ke Hilary Clinton partoprenos en la prezidenta elekto en 2008.

Proksime 80% de enketitoj opiniis, ke Rice, nuna ŝtata sekretario de Usono, probable ne eniros en Blankan Domon kiel prezidento.

S-ro Li, estro de Opini-sondada Akademio sub Marist-Instituto, diris: "Sekseco estas faktoro de tia rezulto." La akademio estas tiu, kiu faris la opini-sondadon por televid-stacio WNBC.

Li diris: "Estas certe, ke tio estas malfacila batalo por ĉiu el ili (kandidatinoj). Evidente, parta kialo estas tio, ke multe da usonanoj ĉiam ne povas imagi la mastran eniron de virino en Blankan Domon."

Hilary Clinton ĝis nun ankoraŭ ne esprimis sian partoprenon en la 2008ª-jara prezidenta elekto kaj Rice diris, ke ŝi havas nenian intereson al prezidenta elekto."

Laŭ pasinta enketo, Hilary Clinton probable fariĝos prezidenta kandidato de Demokratia Partio en 2008. En voĉ-donontoj eble partoprenontaj en la fundamenta elekto de Demokratia Partio, 33% de ili subtenas antaŭan unuan sinjorinon Hilary Clinton, 17% antaŭan vic-prezidenton Gore, 16% senatanon Edward kaj 11% senatanon Kerry.

Giuliani, urbestro de Nov-Jorko, probable estos prezident-kandidato en Respublika Partio kun la subtena proporcio de 28% kaj la dua kandidato estas senatano John McCain kun subtena proporcio de 24%.

Se Hilary Clinton kaj Rice ne povos elekte esti prezidentino, la venonta usona prezidento do eble estos unu el tiuj vir-kandidatoj.