• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-02 16:56:47    
Komunista partio de Ĉinio dekretis gvidan dokumenton celantan plifortigi laboron de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

cri

Antaŭ nelonge, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio—ĉina reganta partio, dekretis gravan dokumenton, nome "Propono pri plifortigo de laboro de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco". Tiu ĉi dokumento plene konfirmis la historian meriton de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, klarigis gravecon kaj necesecon pri plifortigo de la laboro de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la nova situacio, kaj science normigis enhavon de la funkcio, formulo kaj procedo de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĝi estas programeca dokumento gvidanta la laboron de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas politika interkonsiliĝa institucio kunlabora kun pluraj partioj sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ankaŭ grava formulo por disvolvo de la socialisma demokratio en la ĉina politika vivo. De pli ol duona jarcento depost sia fondiĝo, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ludis neanstataŭigeblan rolon en la politika vivo de la ĉina popolo. Kian ŝanĝon havos la tasko kaj rolo de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la nova periodo de la ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio kaj rapida antaŭenpuŝo de la socialisma modernigo? La propono, dekretita kiel dokumento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio antaŭ la okazigo de la plena sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, fariĝis gvida dokumento celanta plifortigon de la laboro de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. La dokumento pluapaŝe klarigis la esencon, pozicion, rolon, taskon, funkcion kaj laboran principon de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj elmetis detalajn proponojn por bone funkciigi politikan interkonsiliĝon, demokratian inspekton, partoprenadon en la regado kaj plifortigon de la propra konstruado de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, precipe novan postulon por plifortigi kaj plibonigi la gvidadon de la reganta partio al la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Sinjoro Zhang Qia, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris al raportisto, ke la propono dekretita kiel dokumento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, elmetis proponojn kaj postulojn rilate al plifortigo de la laboro de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, tio montras altan zorgon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio al la rolo de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la nova periodo. Li diris: "Leginte tiun ĉi dokumenton, mi multe ekscitiĝis. Ĝi estas la plej valora kaj plej signifohava dokumento pri la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En la pasintaj 20 jaroj estis nemalmultaj dokumentoj pri la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ili celis kiel la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco plenumu sian laboron. Sed la ĉi-foja estas tute malsama, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prenas plifortigon de la laboro de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kiel la enhavon por altigi la regadan nivelon de la partio, konstrui harmonian socion kaj rapidigi ekonomian kaj socian disvolvojn, kaj ankaŭ kiel tre gravan politikan sistemon, postulantan la partion zorgi kaj plifortigi tiujn ĉi labrojn." La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas la plej alta konsila kaj konsultiĝa institucio. Ŝtataj kaj lokaj gravaj politikoj devas esti interkonsilaj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco antaŭ la decido; kaj ankaŭ efektivigo kaj praktikado de ŝtataj konstitucio, leĝoj kaj reguloj devas esti ekzamenitaj de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco per proponoj kaj kritikoj.