La 3-an de marto en Pekino, inaŭguriĝis la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
La ĉefa enhavo de tiutaga kunveno estas, ke pli ol 2 100 komitatanoj el diversaj partioj, naciecoj kaj religiaj kredoj aŭskultis raporton pri laboro de la Konstanta Komitato de la konferenco faritan de Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la konferenco.
Al la kunveno ĉeestis ĉinaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong, Wu Guanzheng, Li Changchun kaj Luo Gan.
La jarkunveno de la Tutlanda Komitato de la konferenco daŭros 10 tagojn, kaj la ĉeestantoj aŭskultos kaj diskutos "Raporton pri Registara Laboro" farotan de ĉefministro Wen Jiabao en la samtempe okazigota jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diskutos pri skizo de 11-a Kvinjara Projekto por evoluigo de la ĉinaj nacia ekonomio kaj socio, kaj prezentos opiniojn kaj proponojn rilate al ŝtata evoluado en la sekvantaj kvin jaroj.
|