Membroj de Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj transmaraj elmigrintaj ĉinoj en Pekinoj okazigis kunsidon, kondamnante Chen Shuibian
cri
La 4-an de marto, membroj de la 4-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, el la Ĉina Federacio de Elmigrintaj Ĉinoj, okazigis kun iuj transmaraj elmigrintaj ĉinoj kunsidon en Pekino, esprimante kondamnon al la decido de Chen Shuibian pri ĉesigo de "komitato pri ŝtata reunuigo" kaj "programo pri ŝtata reunuigo". En la kunsido membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj transmaraj elmigrintaj ĉinoj opiniis, ke la decido de Chen Shuibian estas provoko detruanta pacon de la markolo Taiwan. Ili montris, ke Chen Shuibian faris la decidon pri ĉesigo de "komitato pri ŝtata reunuigo" kaj "programo pri ŝtata reunuigo", spite al sekureco kaj feliĉo de la dubordaj popolanoj kaj la nacia sento de la dubordaj samlandanoj kaj transmaraj ĉinoj, al la internacia socio kaj al la paco kaj evoluo de la mondo; lia decido tute malobservas la nunan ĉeffluan publikopinion de Taiwan.
|
|