La 4-an de marto, Jiang Enzhu, la novaĵ-proparolanto de la jara sesio de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kiu inaŭguriĝos la 5-an ĉi-monate, informis en Pekino, ke la nacidefenda buĝeto por la jaro 2006, prezentota de la ĉina Ŝtata Konsilantaro al la ĉi-foja sesio por ekzameno kaj aprobo, estas ĉirkaŭ pli ol 35 miliardoj da usonaj dolaroj kaj opukas 7,4% de la duĝeto de la tutlanda financa elspezo por la kuranta jaro, la proporcio estas ĝenerale egala al tiuj de la lastaj jaroj.
Jiang Enzhu malkaŝis la supre menciitan informon en gazetara konferenco okazinta la saman tagon. Li diris, ke en la lastaj jaroj, kun ekonomia disvolviĝo, iom pliiĝis la ĉina nacidefenda elspezo, tamen la proporcio de la nacidefenda elspezo en la financa elspezo ne havas evidentan ŝanĝiĝon.
|