Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis la 4-a Sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. En la kunveno, oni konfirmas celon de ĉina ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj gravajn politikojn kaj rimedojn en la estontaj 5 jaroj.
Prezidanto de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Wu Bangguo prezidis la sesion kaj ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri registara laboro al pli ol 2 900 reprezentantoj.
Al la kunveno ĉeestis ĉinaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Jia Qinglin, , Zeng Qinghong, Wu Guanzheng, Li Changchun kaj Luo Gan.
La jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso daŭros 10 tagojn, kaj la ĉeestantaj reprezentantoj kontrolos skizon de 11-a Kvinjara Projekto por evoluigo de la ĉinaj nacia ekonomio kaj socio kaj raporton pri ŝtata financa stato, diskutos pri raporton pri registara laboro kaj raportojn pri laboro de plej Supera Popola Juĝejo, plej Supera Prokurorejo kaj Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj faros voĉdonadon.
|