La 5-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis en Pekino, ke por laŭpaŝe solvi tromalaltecon de salajro de kamparanoj, kiuj venas al urbo por lukri, de la kuranta jaro diversaj lokoj devas racie reguligi kaj severe praktiki sistemon pri malalta salajro kaj ellabori kaj disvastigi kriterion de minimuma laŭhora salajro.
Tion Wen Jiabao esprimis farante raporton pri registara laboro en jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.
|