La 5-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke aroganta intenco pri detruo de duborda disvolvoĝo por paco, stabileco, reciprokaj utilo kaj favoro destine fiaskos.
Wen Jiabao diris farante raporton pri registara laboro en jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉina plej alta ŝtata regpotenca organo: "Disvolvo de la rilatoj de la du bordoj de la taiwan-a markolo al direkto de paco, stabileco kaj reciprokaj utilo kaj favoro estas inklino de la popolo. Aroganta intenco de ajna homo por detrui la tendencon destine fiaskos. Finfina realiĝo de ŝtata reunuiĝo estas komuna volo de ĉiuj ĉinoj kaj ajna homo ne povas malhelpi ĝin."
Wen Jiabao reasertis ankaŭ, ke la ĉina registaro persistas en baza orientilo pri "paca reunuiĝo kaj unu lando kun du socisistemoj" por solvi la taiwan-an problemon.
|