• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-06 14:46:13    
Oni konfirmos celon de ĉina ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj gravajn politikojn kaj rimedojn en la estontaj 5 jaroj en la jarkunveno de TPK

cri

Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis la 4-a Sesio de la 10-a  Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. En la kongreso, oni konfirmos celon de ĉina ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj gravajn politikojn kaj rimedojn en la estontaj 5 jaroj.

Prezidanto de Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Wu Bangguo prezidis la sesion kaj ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri registara laboro al pli ol 2 900 reprezentantoj. Al la kunveno ĉeestis ĉinaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong, Wu Guanzheng, Li Changchun kaj Luo Gan.

Wen Jiabao elmetis en la raporto, ke anticipa celo de kreskado de la ĉina ekonomio en la kuranta jaro provizore estu  8%. Kaj en estontaj kvin jaroj, jara mezkvanta celo de kreskado de la ĉina ekonomio estu 7,5%. Wen Jiabao promesis, ke la ĉina registaro turnos investan gravitcentron de bazaj instalaĵoj al kamparo kaj komplete nuligos lernopagon kaj kromajn elspezojn en kamparo. Li ankaŭ elmetis konkretajn rimedojn pri solvo de "multekosteco pri vizito al kuracistoj" kaj "alta prezo de apartamento", kiuj estas atentataj de la ĉina popolo.

Pri la taiwan-a problemo, Wen Jiabao emfazis, ke disvolvo de la rilatoj de la du bordoj de la taiwan-a markolo al direkto de paco, stabileco kaj reciprokaj utilo kaj favoro estas inklino de la popolo. Aroganta intenco de ajna homo por detrui la tendencon destine fiaskos. Finfina realiĝo de ŝtata reunuiĝo estas komuna volo de ĉiuj ĉinoj kaj ajna homo ne povas malhelpi ĝin.

En diplomatia kampo, Wen Jiabao reasertis sendependan, memdecidan kaj pacan diplomatian politikon, kiun la ĉina registaro konsekvence observas.