La 6-an de marto en Pekino, reprezentantoj, kiuj partoprenas en jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diskutis pri raporto pri registara laboro kaj ekzamenas skizon de 11-a Kvinjara Projekto por evoluigo de la ĉinaj nacia ekonomio kaj socio.
La skizo de 11-a Kvinjara Projekto inkluzivas konstrui socialisman novtipan kamparon, antaŭenpuŝi plibonigon kaj altgradigon de industria strukturo, akceli interregionan harmonian disvolviĝon kaj konstrui socion kun riĉfonto-ŝparado kaj amika medio.
En tiu tago, komitatanoj, kiuj partoprenas en jarkunveno de Tutlanda Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faris diskutadon pri la skizo de 11-a Kvinjara Projekto.
|