La 6-an de marto, la novaĵo pri inaŭguro de la regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio fariĝis fokuso de diversaj grandaj ĵurnaloj de Hongkong kaj Aomen, ekonomio de Hongkong kaj Aomen fariĝis fokuso inter fokusoj de la 11-a kvin-jara projekto pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo.
Hongkong-a ĵurnalo Wenhui Bao publikigis ĉefartikolon, esprimante, ke la skizo pri la "11-a kvin-jara projekto" emfazas teni pozicion de Hongkong kiel internaica centro de financo, komerco kaj aviad-transporto, plifortigi kunlaboron inter Hongkong kaj la ĉeftero, tio montras gravan lokon de Hongkong en ŝtata disvolva strategio kaj montras altan atenton kaj tutfortan subtenon de la centra registaro al Hongkong.
Aomen-a ĵurnalo "Aomen Ribao" publikigis artikolon, dirante, ke la skizo pri la "11-a kvin-jara projekto" diskutata de la regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio konkretigas rolon de Hongkong kaj Aomen kaj enkorpigas, ke la centra registaro praktikeme konsideras pri la problemoj pri Hongkong kaj Aomen en nivelo de ŝtata administrado.
|