De la lastaj tagoj, diverslandaj amaskomunikiloj de la mondo atentas pri kunvoko de la du jarkunvenoj en Ĉinio, kaj aktive informas pri Raporto pri Registara Laboro farita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao al la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.
La 5-an kaj la 6-an de marto, rusaj televid-stacio, Itar-Tass Novaĵagentejo kaj ĵurnalo "Komercisto" multe raportis pri la du jarkunvenoj de Ĉinio, kaj la raporto farita de Wen Jiabao fariĝis la fokuso de ilia atento. Ili opinias, ke la ĉina registaro eksplicite elmetis la celon por konstrui "socialisman novan kamparon", tio estas "historia turniĝo".
La 6-an de marto, en sia artikolo titolita "Ĉinio strebas por levi enspezon de kamparaj loĝantoj", la brita ĵurnalo "Financial Times" diris, ke Ĉinio esperas solvi la problemon pri diferencoj inter malriĉeco kaj riĉeco per kapitalo gajnita en la altrapide disvolviĝanta ekonomio.
La 6-an de marto, la egipta ĵurnalo "Al Ahram" diris, ke en sia raporto pri registara laboro, Wen Jiabao akcentis, ke konstruado de la socialisma nova kamparo estas grava historia tasko.
|