• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 15:12:17    
Evoluado de Ĉinio signifas pacon kaj evoluadon de mondo

cri
Nuntempe iras en Pekino la jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, oni diskutas pri strategiaj orientiloj por la estonta evoluado de Ĉinio. En la lastaj 27 jaroj, la ĉina ekonomio ĉiam sin tenis sur "ekspresa" trako, kaj la sinteza ŝtata forto rimarkinde leviĝis. Laŭ antaŭkalkulo, en la sekvantaj 15 jaroj, la totala ekonomia kvanto kvarobliĝos. Do kion signifas por la mondo la rapide kaj stabile disvolviĝanta Ĉinio? Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Sekve de la evoluado de Ĉinio, la atento de la mondo pli kaj pli ofte fokusiĝas al Ĉinio. Tamen ankaŭ ofte aŭdiĝas parolo pri la tiel nomata "minaco el Ĉinio". Konigante pri Ĉinio al la mondo, ĉinaj gvidantoj kutimas diri jenajn vortojn: Por koni la disvolvan direkton de Ĉinio, estas pli grave koni la vojon elektitan de Ĉinio por sia evoluado. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris:

"Ni firme kaj neŝanceliĝe iros sur la vojo de paca evoluado. En internaciaj aferoj, ni persistas en demokratio kaj justeco por akceli harmonian kunlaboron; ni persistas en amikeco kaj reciproka konfido por protekti la komunan sekurecon; ni persistas en egalrajteco kaj reciproka utilo por akceli komunan prosperon; ni persistas en malfermo kaj indulgemo por impulsi civilizacian dialogon, celante puŝi internacian ordon disvolviĝi en la justa kaj racia direkto."

Tion refoje substrekis Wen Jiabao en sia raporto pri la registara laboro farita al la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso. En lia parolo troviĝas kelkaj ŝlosilaj vortoj, t.e. unue, "paca evoluado", kiu signifas, ke por sia evoluado Ĉinio aplikas la pacan manieron, kiu ne kaŭzas minacon al aliaj landoj, due, "egalrajteco kaj reciproka utilo", kiu signifas, ke Ĉinio volas dividi feliĉon kun aliaj landoj kaj trie, "amikeco, reciproka konfido, malfermo kaj indulgemo", kiuj signifas, ke ni ne volas antagonismon, sed pledas por fari civilizacian dialogon por pace solvi diverĝojn.

En la politika kaj sekuriga kampoj, regionaj kaj internaciaj aferoj, kiaj nuklea problemo de Korea Duoninsulo, pacprotekta agado de UN kaj malpermeso de nuklea disvastigo, Ĉinio ludas la pozitivan rolon. Pri tio la aprobon esprimis s-ino Emma Udwin, proparolanto de UN pri eksteraj aferoj. Ŝi diris:

"Mi rimarkis parolojn de ĉinaj gvidantoj en la lastaj jaroj, kaj el tiuj paroloj mi vidis la deziron de Ĉinio pri paca evoluado. Estas tre klare, ke Ĉinio klopodas por akceli la regionan pacon. Ni kredas la ĉinan strebadon celantan por paca evoluado, kaj volas kunlabori kun Ĉinio."

La evoluado de Ĉinio alportas favoron ne nur al evoluantaj landoj, sed ankaŭ al evoluintaj landoj. La plej granda trajto de la ĉina evoluado estas ĝui fruktojn kun ĉiuj landoj evoluantaj kaj evoluintaj.

En sia "Raporto pri Homa Evoluado en 2005", la Disvolva Programo de UN alte taksis grandegan atingon de Ĉinio por redukti malriĉecon dum la pasintaj 30 jaroj, montrante, ke se forstrekiĝus la progreso de Ĉinio, la tuta mondo ĝenerale regresus en la reduktado de malriĉeco.

Iuj homoj, kiuj insistas je sia malvarm-milita penso, rigardas Ĉinion minaco aktuala aŭ potenciala. Tio ja estas kaŭzo, kial personoj el la usona Pentagono fariĝis avangardo de la absurdaĵo pri "minaco el Ĉinio". Anstataŭ timi, ke Ĉinio eble difektos iliajn partajn interesojn, ili maltrankviliĝas pri tio, ke Ĉinio defios la hegemoniecon de Usono. Evidente ili eraris.