• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 15:50:21    
Tajlandaj amikoj parolis pri komuna konstruado de harmonia najbareco

cri

La jaro 2006 estas la unua jaro de la 11-a 5-jara projekto. Ĉinio interne praktikas sciencan disvolvan koncepton por realigi la harmonian socion kaj ekstere klopodas por protekti la komunan sekurecon, krei ĝeneralan prosperiĝon kaj konstrui la harmonian mondon. En la diplomatia koncepto de Ĉinio pri la harmonia mondo, la sudorientaziaj landoj ĉiam estas la plej gravaj. Tajlando, kiel grava membro de la sudorientazia regiono, tagon post tago profundigas siajn interfluojn kun Ĉinio.

Tajlando estas unu el la gravaj kunlaboraj partneroj de Ĉinio en la Asocio de Sudorientaziaj Landoj. La jaro 2005 estis la 30-jariĝo de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando. Profitante tiun ĉi bonan ŝancon, la du landoj atingis serion da reciproke utilaj kaj reciproke favoraj interkonsentoj en politiko, ekonomio, kulturo kaj pluraj aliaj kampoj. Per tio la longedaŭraj amikaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj pluapaŝe profundiĝas kaj la interfluado de la dulanda personaro tagon post tago multiĝas. Tajlanda specialisto, s-ino Suthatit Moralai, kiu iam laboris en Ĉinio dum multaj jaroj, diris al nia raportisto:

"Mi laboris en iu departemento de la ĉina registaro dum multaj jaroj, kaj tio estas tre valora sperto por mi. Mi propraokule vidis la grandegan ŝanĝiĝon de Ĉinio. Mi kaj aliaj fremdlandaj specialistoj, kiuj laboris en Ĉinio, vidis la prosperiĝon kaj moderniĝon de Pekino. Por tiuj fremdlandaj amikoj, kiuj iam vizitis Pekinon, se ili nun refoje vizitas ĝin, ili probable miras, kiel Ĉinio gajnis tiom grandajn atingojn!"

Parolante pri la atingoj akiritaj de Ĉinio kaj la ŝanĝiĝo okazinta en Ĉinio post la reformado kaj malfermo, direktoro de la ĉin-lingva departemento de la Tajlanda Nacia Radio s-ro Panya Ruengwongsai kortuŝite diris:

"Nun la materia vivo de Ĉinio, kompare kun tiu de Tajlando, jam estas pli riĉa. Farante viziton en Ĉinio, mi ĉiam admiras, kiel Ĉinio tiom prosperas kaj progresas!"

S-ino Suthatit Moralai opinias, ke la influo de Ĉinio estas pli kaj pli granda. Ĉinio havas grandegan altiron por Tajlando kaj aliaj sudorientaziaj landoj kaj la koncepto pri "harmonia mondo" estas la bazo de diplomatio de Ĉinio. Ŝi havas pli da fido al la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ŝi diris:

"Danke al sia rapida disvolviĝado, Ĉinio havas pli kaj pli grandan influon al la aziaj najbaraj landoj, kaj eĉ al la tuta mondo. Mi prenu Tajlandon kiel ekzemplon. La disvolviĝo de Ĉinio pli kaj pli intimigas la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Tajlando en ĉiuj flankoj. La plenampleksaj kunlaboroj inter la dulandaj registaroj kaj inter la dulandaj popoloj estas pluapaŝe fortigitaj. Mi kredas, ke Ĉinio ludos pli kaj pli grandan rolon por akceli la disvolviĝadon kaj prosperiĝon de la regiono. La nuntempa mondo bezonas la koncepton pri 'harmonia socio'. La nestabileco en multaj lokoj de la mondo ja estis kaŭzita de tio, ke oni ne atentas pri la konstruado de 'harmonia socio'. Mi esperas, ke la aziaj najbaraj landoj kune klopodu kun Ĉinio por konstrui harmonian Azion kaj akceli la pacon kaj stabilecon de la regiono."

Ankaŭ s-ro Panya Ruengwongsai esprimis, ke la influo de Ĉinio estas nenegebla. Li diris, ke li ege konsentas pri la koncepto de "harmonia mondo", opiniante, ke tio akcelos la komunan disvolviĝadon de Ĉinio kaj Tajlando.