La 7-an de marto en Pekino, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing esprimis, ke la ĉina flanko esperas, ke Usono persistos en la politiko de unu Ĉinio, observos tri komunajn komunikojn inter Ĉinio kaj Usono, konscios danĝeron de la secesia forto de "sendependiĝo de Taiwan" kaj ĝiaj aktivadoj, praktike oponos kontraŭ secesia aktivado de "sendependiĝo de Taiwan", ne sendos eraran signon al la forto de "sendependiĝo de Taiwan" kaj kune protektos pacon kaj stabilecon de la Taiwan-a Markolo kaj la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
Tion esprimis Li Zhaoxing en la gazetara konferenco okazigita de la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.
|