La 7-an de marto, ĉina eksterafera ministro Li Zhaoxing esprimis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke la ĉina flanko porpledas disvolvi la rilatojn kun mezorientaj regionoj surbaze de reciprokaj respekto, egaleco kaj utilo kaj ĉiam klopodas por interpacigi konflikton inter Palestino kaj Israelo. La ĉina flanko kune kun la internacia socio, antaŭenpuŝos solvadon de problemoj, inkluzive de konflikto inter Palestino kaj Israelo.
|