La 7-an de marto en Pekino, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing diris, ke japanaj gvidantoj ne devas fari plu aferojn damaĝantajn sentimenton de la ĉina popolo kaj popolanoj de aliaj suferintaj landoj en la invada milito.
En la gazetara konferenco de la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Li Zhaoxing diris, ke malfacilo frontata de la politikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas, ke iuj japanaj gvidantoj ĝis nun insisteme vizitas A-klasajn militkrimulojn, kiuj lanĉis kaj komandis la invadan militon, tio estas serioza problemo, ne nur la ĉina popolo, sed ankaŭ popoloj de aliaj multaj landoj tion ne akceptos.
|