La 7-an de marto en la gazetara konferenco okazinta en Pekino, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing esprimis, ke se Ĉinio kaj Usono kune klopodos kaj observos la principon de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono, la amikaj kunlaboroj inter la du flankoj havos pli da efiko en la estonteco.
Li diris, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn, kunaranĝo kaj kunlaboro inter la du flankoj en multaj gravaj kampoj riĉas je efiko, tio utilas al ambaŭ flankoj kaj utilas al paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono kaj la mondo.
Parolante pri la taiwan-a problemo, Li Zhaoxing esprimis, ke la taiwan-a problemo estas la plej granda faktoro influanta la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, Ĉinio esperas, ke la usona flanko persistos en la politiko de unu Ĉinio.
Parolante pri ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono, Li Zhaoxing esperas, ke Usono serioze traktos atenton de Ĉinio, ne limigos la komercon inter Ĉinio kaj Usono, pretekstante intelektan proprieton, malstreĉos limigon al teknika eksportado al Ĉinio kaj kune antaŭenpuŝos sana disvolviĝon de la ekonomia kaj komerca rilatoj inter ambaŭ flankoj.
|