• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 19:11:40    
Li Zhaoxing eksplikis starpunkton de Ĉinio pri kelkaj problemoj

cri

La 7-an de marto, ĉina eksterafera ministro Li Zhaoxing esprimis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke ankoraŭ ekzistas spaco por solvi la iranan nuklean problemon kadre de Internacia Atom-Energia Agentejo kaj la internacia socio ne devas forlasi klopodon. La ĉina flanko esperas, ke koncernaj flankoj plue klopodos por solvi la iranan nuklean problemon per diplomatia vojo.

Li diris ankaŭ, ke la ĉina flanko porpledas disvolvi la rilatojn kun mezorientaj regionoj surbaze de reciprokaj respekto, egaleco kaj utilo kaj ĉiam klopodas por interpacigi konflikton inter Palestino kaj Israelo. La ĉina flanko kune kun la internacia socio, antaŭenpuŝos solvadon de problemoj, inkluzive de konflikto inter Palestino kaj Israelo.

En la gazetara konferenco, Li Zhaoxing esprimis ankaŭ, ke la ĉina flanko esperas, ke koncernaj flankoj klopodos por solvi la nuklean problemon en la korea duno-insulo per dialogo kaj interkonsiliĝo. Tio havas gravan signifon por protekti pacon de la korea duoninsulo kaj eĉ de la nordorientazia regiono kaj ankaŭ favoras al interesoj de diversaj flankoj.