• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 15:23:44    
Ĉeestantoj de du jarkunvenoj venintaj el Hongkong kaj Aomen prezentas siajn proponojn pri ŝtata evoluado

cri
Nun en Pekino okazas la jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. El pli ol 5 mil ĉeestantoj de la du jarkunvenoj, centoj alvenis el la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj la Aomen-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Ili nun faras varman diskutadon rilate al la raporto de ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro, skizo de la 11-a Kvin-jara Projekto. Kaj konstruado de la menciitaj du specialaj administraj regionoj, kunlaboro inter ili kaj la ĉeftero, konstruado de la nova kamparo kaj aliaj gravaj temoj fariĝis fokuso de ilia diskutado.

En la du menciitaj regionoj, la ĉina centra registaro efektivigas la orientilojn "unu lando kun du socisistemoj", "administrado de Hongkong pere de hongkong-anoj" kaj "administrado de Aomen pere de aomen-anoj". Delegitoj de Popola Kongreso kaj komitatanoj de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el Hongkong kaj Aomen, laŭ la reala stato de la du lokoj prezentis siajn opiniojn kaj proponojn, kaj koncernaj departementoj faris al ili akuratan eĥon. Ni prenu ekzemplon jene.

De la lastaj jaroj, multaj lernantoj el Hongkong deziras lerni en la ĉina ĉeftero, sed ilia jara pokapa kotizo estas 1 500 usonaj dolaroj, je proksimume duoble pli multe ol tiu de ĉefteraj lernantoj. En septembro pasintjare, 22 delegitoj kune prezentis proponon al Popola Kongreso pri tio, ke oni donu la traktadon al hongkong-aj kaj aomen-aj lernantoj saman kiel ĉefteraj lernantoj ĉirilate. En la kuranta jaro, tiu propono estas akceptita, kaj estos praktikata ekde la nova semestro komencota en aŭtuno ĉijare.

S-ro Ma Li estas unu el tiuj propono-prezentaj delegitoj. Li tre ĝojas pro praktikado de tiu propono. Li diris:

"Oficejo de Popola Kongreso faras plenfortan klopodadon por speguli opiniojn kaj proponojn de delegitoj el Hongkong, kaj ni spertis subtenon de la registaro kaj Popola Kongreso al nia laboro."

La skizo de la 11-a Kvinjara Projekto elmetis plirapide impulsi interfluon kaj kunlaboron inter la ĉeftero unuflanke kaj Hongkong kaj Aomen aliflanke en la kampoj de ekonomio, komerco, scienco, edukado, kulturo, higieno kaj sporto. S-ino Liu Peiqong estas profesoro pri ekonomiko de la Hongkong-a Politektika Universitato, kaj atentas pri kunlaboro inter la ĉeftero kaj Hongkong en la financa kampo. Ŝi diris:

"Hongkong estas evoluinta en informadika komunikado, riĉa je merkataj spertoj kaj bona je manipulado kaj strukturo de la financa merkato. Tamen por teni tiun superecon en la estonteco, necesas fari kunlaboron kun la ĉeftero."

S-ro Liu Zhuohua, delegito el Aomen, montris, ke Aomen ne nur estas turisma urbo, sed ankaŭ povas servi kiel platformo, per kiu ĉefteraj entreprenoj povas eniri en eŭropan merkaton. Li diris:

"La ĉeftero povas utiligi rilatojn inter Aomen kaj Eŭropa Unio. Krome Aomen povas servi kiel platformo inter la ĉeftero kaj landoj de la portugala lingvo, kaj fakte jam komenciĝis praktikado ĉiflanke."

En la menciitaj du jarkunvenoj, delegitoj de Popola Kongreso kaj komitatanoj de Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el Hongkong kaj Aomen ankaŭ prezentis siajn proponojn por akceli harmonian evoluadon de regiona ekonomio, plifortigi mediprotektadon, plivastigi interŝanĝon de talentuloj kaj aliaj problemoj.