|
|
(GMT+08:00)
2006-03-08 17:00:12
|
(foto)Ĉinio rapidigos konstruadon de nova socialisma kamparo
cri
Ĉina vicministro pri agrikulturo sinjoro Yin Chengjie diris, ke la ĉina registaro alprenos serion da rimedoj por rapidigi konstruadon de nova socialisma kamparo.
Tion li diris en gazetara konferenco kadre de la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, okazinta la 8-an de marto en Pekino. Li diris, ke la konstruado de nova socialisma kamparo celas realigi en la ĉina kamparo "produktan disvolvon, feliĉan vivon, civilizacian moron, puran vilaĝon kaj demokratian administradon". Por realigi la celon, la ĉina registaro pliigos financan investon al la kamparo, fortigos konstruadon de bazaj instalaĵoj por agrikulturo kaj kamparo, altigos agrikulturan sintezproduktan kapablon, samtempe alprenos rimedojn por pliigi enspezon de kamparanoj, pluapaŝe vastigi baznivelan demokration en vilaĝoj, rapidigi konstruadon de socia servado en la kamparo kaj solvi malfacilojn en la vivo de la popolanoj.
|
|
|