• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 17:05:16    
Temaj tagoj – instigo al informado

cri
Karaj amikoj, nun ni pluku petalojn el la revuo Esperanta Finnlando.
Prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando Anna Ritamaki skribis:
Temaj tagoj – instigo al informado
Kiam vi legas tion ĉi ĵus pasis la 15-a de decembro, la Zamenhoftago, ankaŭ konata kiel la tago de Esperantolibro aŭ simple la Esperantotago. La naskiĝdatreveno de Zamenhof estas festotago de nia lingvo komparebla al la flagotagoj en nia kalendaro. La tradicio estas forta. La tago estas konata kaj vaste festata inter esperantistoj. Tio videblas ankaŭ en formo de festoj en niaj kluboj. En Turkuo ĝi ekzemple inspiris okazigon de literatura kvizo.
La lasta plena semajno de februaro estas festata en la Esperantmovado kiel la Semajno de Internacia Amikeco. Edvige Ackermann, komisiito de UEA pri Semajno de Internacia Amikeco informas ke svedo Erik Carlen anoncis la ideon pri la starigo de ĉiujara Semajno de Internacia Amikeco, kiu fariĝis tutmonda tradicio. La tiama vicprezidanto de UEA formulis sian ideon per la devizo: Interkompreniĝo + Amikiĝo = Esperanto:
"Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj".
Samsemajne festas ankaŭ aliaj. La 21-an de februaro Unesko deklaris tago de la patrina lingvo. La sama tago estas la internacia tago de la ĉiĉeronoj. …
Alia festebla tago estas la 26-a de julio, la naskiĝtago de Esperanto. En tiu tago (14a de julio laŭ la malnova rusa kalendaro) en 1887 la cenzuro en Varsovio subskribis la duan permeson pri la unua libro. Tiam la libro jam estis presita kaj oni rajtis disvatigi ĝin. "La periodo de la jaro estas aparte favora por lanĉi gazetarajn komunikojn – ja multaj homoj kaj institucioj ferias kaj la ĵurnalistoj kutimas dankeme akcepti tekstojn. Kutime eblas atentigi pri la UK similperioda", skribis Marko Naoki Lins en retmesaĝo aprile, kiam li ankoraŭ okupiĝis pri informado por Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA. Li konsilas montri rilaton inter laboro kaj efiko, ekzemple okazigon de publika prelego; pri tio la gazetoj kutime pretas informi jam antaŭe laŭ la stilo "Esperanto festas sian naskiĝtagon".
La 26-a de septembro estas Eŭropa lingvotago, deklarita de Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa Unio. Krome la unua Sabato de oktobro estis lanĉita kiel Ago-Tago en kiu esperantistoj laŭ la lokaj eblecoj faru informajn agadojn pri Esperanto.
La estraro de EAF kelkfoje diskutis kiel eluzi la eblecojn kiujn ofertas la temaj tagoj. Ni konstatis ke plej gravas bona planado, sufiĉe frua atento. Klaran informan planon ni ankoraŭ ne havas, sed ni estas sur la ĝusta vojo. Per tiuj ĉi pensoj mi volas instigi vin ĉiujn pripensi ĉu aŭ kiel vi volas kaj povas atenti temajn tagojn.
Jen estas alia petalo:
Esperantohistorio en la plej malnova urbo de Finnlando
Vintraj tagoj en Turku 25.-26.3.2006
Vintraj tagoj 2006 okazos en Turku, en Arurala-instituto, la multjara kunlaboranto de la loka asocio.
La malfermo okazos sabate posttagmeze je la 14-a horo. La lunĉo ĉi-foje ne estas inkluzivita en la paketo, sed eblos kune manĝi antaŭ la komenciĝo de la oficiala programo. Por fruaj alvenantoj la organizantoj pretas oferti gvidadon en la urbo, ekzemple, konatiĝon kun muzeo aŭ la katedralo. Vi povas jam nun indiki viajn preferojn al la lokaj organizantoj.
En la vestiblo de Aurala estos Esperantoekspozicio honore al la historio de la internacia lingvo en Turku. Antaŭ 100 jaroj multo estis alia. Interalie, la unuaj kursanoj en la urbo uzis germanlingvan lernolibron. La nuna societo fondiĝis en 1961. Ĝis Vintraj Tagoj aperos ĝisdatigo al la jam ekzistantaj historiaj priskriboj pri la loka agado verkitaj de Niilo Kavenius kaj Mikkola-Taranto.
La oficiala programo enhavos konatiĝon kun Esperantopoŝtmarkoj kaj aliaj kolektindaĵoj. …
Inter la prelegoj kaj la vespermanĝo okazos membroasociaj kunvenoj. …
Vespera kunestado enhavos festetan programon.
La tagojn fermos komuna lunĉo en belega malnova konstruaĵo.