Protekti interesojn de tiuj kamparanoj, kiuj perdis agron
cri
La 8-an de marto en Pekino, ĉina vicministro pri agrikulturo sinjoro Yin Chengjie esprimis, ke la ĉina registaro alte atentas la problemon pri kamparanoj sen agro kaj jam prezentis serion da rimedoj por protekti iliajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn. Tion li diris en gazetara konferenco aranĝita de la jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Li diris, pro industriigo kaj urbigo, ĉiujare pli ol 300 000 hektaroj da agro estas okupataj kaj pli ol miliono da kamparanoj perdas sian agron. La ĉina registaro prezentis rigoran sistemon por protekti agron kaj postulas koncernajn flankojn doni racian kompenson al tiuj kamparanoj, kies agro estas okupita, doni al ili ŝancon de enokupiĝo kaj praktiki la plej malaltan vivgarantion por tiuj kamparanoj kun malfaciloj en la vivo.
|
|