• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-08 18:31:06    
Internacia Virina Tago de komitataninoj de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

cri
La 8-a de marto estas la Internacia Virina Tago. Nun en Pekino, okazas la sesio de ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la sesio de la 10-a Konstanta Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la nombro de reprezentantinoj kaj komitataninoj okupas kvaronon. Kiel ili pasigos sian tagon en la sesioj? Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian raporton: Internacia Virina Tago de komitataninoj de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Komitatanino sinjorino Wang Liwen venis el la ĉina provinco Sichuan, ŝi ĉiam sin dediĉas al disvolvo de ĉina afero de hejmoservado. Parolante pri Internacia Virina Tago de la kuranta jaro, ŝi sciigis nin:

"En la lastaj 2 jaroj, mi vizitis fratinojn, kiuj laboras pri hejmservado. En la lastaj 2 jaroj, la provinco Sichuan sendis amason da servantinoj al Pekino, unu el mia laboroj ĝuste estas trejno al ĉi tiuj servantinoj, tial ĉiujare mi utiligas la ŝancon de la sesio de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por viziti ilin."

Parolante pri la altiĝo de statuso de virinoj, komitatanino sinjorino Wang Liwen diris:

"Ŝtato faris multajn garantiojn ne nur leĝe sed ankaŭ politike. Ekzemple, la registaro difinis, ke diversaj gvidaj rangoj devas havi virinojn. Tio estas la bona garantio por ke, virinoj partoprenu en politiko kaj diskultu pri politiko."

Evenk-nacieca komitatanino Dumei alportis kelkajn proponojn ĉifoje, ŝi diris, ke pasigo de Internacia Virina Tago en la sesio de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas ŝia honoro.

"Niaj proponoj rilatas al vivo de popolanoj, ekzemple pri kultura protektado kaj media protektado."

Komitatanino Peng Liyuan estas ĉina fama kantistino, ŝi sciigis nin, ke vespere de la 7-a de marto en Popola Halo, okazos muzika vespero, komitataninoj kaj edzinoj de fremdlandaj senditoj partoprenos en la vespero, ŝi kantos por ili.

"Mi volas kune kun mondaj fratinoj pasigi nian tagon. Mi sentas, ke en Ĉinio altiĝis multe la statuso de virinoj, en faka flanko kaj en politika vojo, la registaro donas sufiĉan atenton al virinoj, neniu ignoros vin ĉar vi estas virino."

En la sesio de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ankaŭ komitatanino Peng Liyuan alportis siajn proponojn:

"Mi atentas krimon de junuloj kaj jam faris multajn enketojn. Nun Ĉinio konstruas harmonian socion, laŭ mi por konstrui la harmonian socion, unue ni devas igi familion harmonia. Junuloj, kiuj faris krimon, venis ĉefe el familioj en kiuj ili havas nur patrinon aŭ patron. Tial, mia propono rilatas al ĉi tiu problemo."

Komitatanino Wan Shanhong estas opera aktorino. En la sesio de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Wan Shanhong alportis sian proponon pri disvolvo de opero en Ĉinio, Wan Shanhong sciigis nin, ke ŝi tre atentas la ŝancon de la sesio de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

"Per la ŝanco, mi konis multajn specialistojn sur diversaj kampoj, mi lernis multajn sciojn de ili."

Parolante pri la Internacia Virina Tago de la kuranta jaro, ŝi diris:

"Kiel antaŭe, en la 8-a de marto ni komitataninoj beligos nin. Mi kantos operon por fratinoj."

Ujgur-nacieca komitatanino Ayitula konigis al ni la staton, ke ujgur-naciecaj virinoj pasigis la Internacian Virinan Tagon.

"Nun en nacimalplimultaj regionoj, la statuso de virinoj estas sama kun la statuso de viroj, kaj virinoj estas egalaj kun viroj. Ujguraj virinoj pasigas Internacian Virinan Tagon per la maniero de kantoj kaj muzikaĵoj."

Komitatanino Ayitula diris, ke ŝi esperas, ke en la mondo ĉiuj virinoj povus pasigi pacan kaj ĝojan tagon. En ujgur-nacieca lingvo Ayitula donis sian deziron:

"Feliĉan Internacian Virinan Tagon!"