Lastatage, reprezentantoj kaj komitatanoj de Hongkong kaj Aomen, kiuj partoprenas en la sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Pekino respektive esprimis, ke la kvinjara projekto pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo de Ĉinio alportos pli multajn komerc-ŝancojn al la ekonomio de Hongkong kaj Aomen.
Membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĝenerala ĉefo de la Heung Kong Grupo de Hongkong s-ro Yang Sunxi diris, ke la parto en la skizo de la kvinjara projekto pri Hongkong kaj Aomen estas stimulo al komercistoj kaj industriistoj de Hongkong kaj Aomen kaj la enhavo pri ĉeftera disvolviĝo ankaŭ faros gravan utilan influon al la ekonomio de Hongkong.
|