• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 10:04:39    
Informa teknologio servas por sesio de Tutlanda Komitato de ĈPPIK

cri
Karaj amikoj, la 4-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco inaŭguriĝis la 3-an de marto en Pekino. Bonvole aŭskutu koncernan raporton de nia ĵurnalistino Zhang Ping.

La 3-an de marto, kiam la komitatanoj kaj ĵurnalistoj iris en Popolan Halon, antaŭ inaŭguriĝo de la 4-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kameroj kaj elektronikaj ekranoj, instalitaj ĉe la enirejoj, montris la viglan kaj varman scenon kaj ankaŭ ekzamenis identecojn de la sesiaj ĉeestantoj. En la halo oni starigis informejon, kie bonorde funkcias pli ol 10 elektronikaj tuŝ-ekranoj kaj pli ol 30 komputiloj. Profitante de la efemera okazo antaŭ la inaŭguro multaj komitatanoj kaj ĵurnalistoj vigle serĉis diversajn informojn, preferatajn de si.

Sinjoro Shi Yaolin, komitatano de ĈPPIK kaj membro de la Ĉina Scienca Akademio, esprimis kontenton pri la informa servo. Li diris, "En la pasintaj sesioj funkciis nur tre malmultaj komputiloj, kiuj tute ne povis kontentigi postulon de la sesiaj ĉeestantoj, sed ĉi-foje oni liveras pli da komputiloj. La informa servo donas oportunecon precipe al tiuj, kiuj bezonas iujn donitaĵojn por verki sian proponon. Nun ni facile akiras ĉiujn donitaĵojn de la informejo, tio vere multe helpas la komitatanojn por verki sian proponon."

Dum la sesio, oni funkciigas tian informejon ne nur en la kongresejo, sed ankaŭ en 9 hoteloj, en kiuj loĝas la komitatanoj. Informejo de la hotelo Huarun, unu el la 9 hoteloj, troviĝas en la 7-a etaĝo. Oni provizis la ĉambron kun areo de 15 kvadrataj metroj per 5 komputiloj kaj 2 printiloj. Komitatanoj, kiuj loĝas en tiu ĉi hotelo, povas akurate koni procezon de la sesio kaj akiri diversajn informojn koncernajn al la socio kaj ekonomio. Sinjorino Huang Pei estas laboranto de tiu ĉi informejo. Ŝi venis de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo kaj partoprenis en la informa servo de sinsekvaj 14 sesioj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Ŝi diris, "Antaŭ 14 jaroj, la Ŝtata Statistika Buroo ekliveris informan servon al la sesio, tamen tiam mankis perfekta komputila reto. Ni portis komputilojn al la kongresejo, laŭ postulo de la komitatanoj ni elserĉis statistikajn dokumentojn kaj printis ilin, tamen pro tre granda kvanto ni tute ne povis kontentigi la komitatanojn."

Sekve de rapida disvolviĝo de la komputila teknologio en Ĉinio, en la jaro 1994 komputiloj kun tuŝ-ekrano por informa konsultado unuafoje aperis en la Popola Halo, en kiu okazas la sesio. En la jaro 2002 la komitatanoj ĉeestantaj al la sesio povis akurate akiri diversajn informojn koncernajn al la sesio. Parolante pri la nuna laboro, sinjorino Huang Pei diris, "En ĉiu informejo estas nur du laborantoj, tamen nin subtenas forta teamo, kiu konsistas el grupoj de informa servo kaj teknika garantio kaj kurieroj. Kiam la komitatanoj ne povas trovi informojn, preferatajn de si en nia komuputila reto, ni tuj informas la kurierojn pri tio. Baldaŭ ili rete sendis al ni la postulatajn informojn. Tiamaniere ni klopodas por kontentigi la komitatanojn."

Laŭ konigo de sinjorino Huang Pei, la informa servo de komputila reto estas grandsfera, ĝi enhavas ampleksajn statistikajn informojn, ekzemple jarlibron de ĉina statistiko por 2005, temajn informojn, internacian statistikan informon, procezon de la sesio, novajn proponojn kaj personajn informojn de la komitatanoj. Ŝi diris, "En la ĉi-foja sesio la komitatanoj povas prezenti sian proponon al la sesio per la komputila reto, tamen en la antaŭaj sesioj oni prezentis sian proponon plejparte per papera skribaĵo, tial aliaj ne povis akurate legi la proponojn. Nun oni povas legi la novajn proponojn tuj post kiam iu sukcese prezentis sian proponon per la komputila reto.

La informa servo donas oportunecon al la komitatanoj kaj samtempe helpas la ĵurnalistojn por raportado. Sinjoro Zhang Liang, raportisto el la Ĉina Centra Televida Stacio, partoprenis en sinsekvaj 4 sesioj. Parolante pri perfektiĝo de la informa servo en la ĉi-foja sesio, li diris, "Miaopinie, la informa servo en la ĉi-foja sesio estas oportuna kaj perfekta multe pli ol tiu en la antaŭaj sesioj. Elzemple, entajpinte la vortojn "kuracado kaj medicino", de la komputilo oni facile legas ĉiujn proponojn koncernajn al kuracado kaj medicino, elemtitajn en la lastaj jaroj, kaj samtempe akiras personajn informojn pri koncernaj komitatanoj, tio multe helpas nian laboron."