• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-09 17:38:42    
Komitatanino Wang Liwen, kiu zorgas kamparaninojn laborantajn en urboj

cri
Nun en Pekino okazas la sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, hodiaŭ ni konigos al vi komitataninon sinjorinon Wang Liwen, kiu zorgas kamparaninojn laborantajn en urboj.

Sinjorino Wang Liwen estas eksvicestro de Leshan, urbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Antaŭ 3 jaroj, ĉiam sin dediĉante al aferoj por publika bono de virinoj kaj infanoj, Wang Liwen fondis lernejon por trejni kamparaninojn kiel servantinojn. Sinjorino Wang Liwen sciigis nin.

"Troviĝas multa lokalizeco de laborado de kamparaj virinoj en urboj, ĉar ili havas nek teknikojn nek fizikan forton, tial estas pli taŭge, ke ili faru servadon en hejmo."

Wang Liwen diris, ke la trejno estas necesa kaj la enhavo estas riĉa.

"Ili devas esti trejnitaj. Ĉar vivo en urboj estas tute diferenca ol vivo en la kamparo. Ekzemple, en foraj vilaĝoj oni faras kuiron per brulligno, sed en urboj oni uzas mikroondan fornon kaj aliajn modernajn elektroaparatojn. Ili eĉ neniam vidis ĉi tiujn elektroaparatojn. La trejna enhavo inkluzivas purigan laboron, kuiron, zorgon al maljunuloj kaj beboj. Kaj la plej grava enhavo estas la eduko de profesia virto kaj trejno de psikologia kvalito, ĉar la kontrasto inter urboj kaj la kamparo estas granda, ofte la familia stato de kamparaj virinoj, kiuj laboras kiel servantinoj en urboj, estas malbona, tial aperis psikologia kontrasto. Kiel ili adaptu la vivon en urboj, tio estas la grava enhavo de nia trejno."

La trejno estas senpaga por kamparaj virinoj. En la lasta jaro, la provinco Sichuan pagis 1,6 milionojn da juanoj de renminbi por trejni servantinojn kaj sendis 4 mil servantinojn al diversaj lokoj de Ĉinio. Cetere, la registaro de la provinco Sichuan pagas monhelpon je 400 juanoj de renminbi al ĉiu servantino dum la servado. Wang Liwen konigis:

"Ili ĝuas senpagan trejnon, ankaŭ la enspezo por loĝo kaj manĝaĵo dum la servado estas senpaga. Ni ankaŭ garantiis bonan trejnon, enoficiĝon kaj protekton de iliaj interesoj."

Nun, por fariĝi kvalita servantino, oni devas akcepti trejnon almenaŭ en unu monato kaj pasigi la postan ekzamenon, nome ili devas enoficiĝi per diplomo. Wang Liwen konigis, ke nun en Ĉinio servado en hejmo jam fariĝis la nova fako, kaj servanto estas la nova profesio.

"Ĉinio speciale ellaboris instruajn materialojn, kompendion, ekzamenajn temojn, kaj atestojn pri geservantoj. La ekzamenaj temoj inkluzivas teknikan kaj psikan ekzamenon."

Wang Liwen konigis, ke nun troviĝas 3 niveloj de geservantoj, la unua nivelo, la meza kaj la alta. Ofte, altnivelaj geservantoj ne nur komprenis normalajn teknikojn kaj kapablojn pri hejma servado, sed ankaŭ estas lertaj en fremdlanda lingvo, veturigon kaj kapablon de sekretario, nome ili estas ne nur servantoj, sed ankaŭ mastrumantoj.

Nun nur en Pekino, la bezona kvanto de geservantoj estas preskaŭ 700 mil, sed nun ekzistas nur 50 mil geservantoj, kiuj jam akiris diplomon. Tial, la spaco de la disvolvo de la fako estas granda. Nun, en Ĉinio jam fondiĝis kelkaj seminarioj pri servado en hejmo, oni celas trejni altnivelajn geservantojn, kontentigi la enlandan bezonon kaj samtempe sendi bonkvalitajn geservantojn al fremdaj landoj.

Dum la sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Wang Liwen vizitis servantinojn, kiujn ŝi trejnis, en libera tago.

"Ĉiujare, mi utiligas la ŝancon viziti miajn fratinojn, babilas kun ili, por kompreni ilian staton en Pekino kaj informiĝi pri ilia bezono."

Wang Liwen speciale aĉetis necesaĵojn kiel donacojn al ili. Ŝi sciigis nin, ke la fako de servado en hejmo liveris bonan profesion al kamparaj virinoj, multaj servantinoj subtenas iliajn gefilojn lerni en universitato. Wang Liwen diris:

"Laŭ mi, tio estas tre bona, ke la registaro pagas monon por trejni kamparanojn, organizas kaj helpas ilin trovi laboron. Tio efike solvis la problemon de kampara superfluan laborforto."