• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-10 10:34:46    
Eksterlandaj amaskomunikiloj atentas ĉinajn "du sesiojn"

cri

De la lastaj sinsekvaj tagoj, multe da alilandaj specialistoj, transmaraj amaskomunikiloj, ĉinoj kaj ĉindevenuloj esprimis grandan atenton al la okazigo de ĉinaj du sesioj, precipe al disvolvo de ĉina ekonomio, kampara problemo kaj taiwan-a problemo menciitaj de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la labora raporto.

La 10-an de marto, ĵurnalo "Ĉiutaga Novaĵo de Joongang" de Korea Respubliko publikigis artikolon. En la artikolo ĝi laŭdis la bonan disvolvon de la ĉina ekonomio kaj opiniis, ke ĉina gvidanta tavolo bone referencis sperton kaj lecionon de apudaj landoj. Teknika progreso, altiĝo de produktivo kaj la politiko de malfermo akcelos pli altan kreskan proporcion de la ĉina ekonomio en certa tempo.

Akceptante intervjuon de ĉina raportisto, Pierre Picquart, franca specialisto pri ĉinaj aferoj, montris, ke la du sesioj de Ĉinio montras novajn pensfadenojn de la ĉina registaro pri ŝtata administrado, kaj politikon pri farvoro al kamparo ellaboritan de la ĉina registaro pli ekvilibrigos la ĉinan socion.

Bulgara amaskomunikilo publikigis artikolon kaj montris, ke Ĉinio en la venontaj kelkaj jaroj klopode malgrandigos diferencon inter kamparo kaj urbo kaj tio estas granda ŝanĝiĝo. La artikolo ankaŭ rimarkis la eksplikon al la tawan-a problemo en la registara labor-raporto. Ĝi montris, ke Pekino firme ne permesos "sendependecon" de Taiwan.