• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-10 15:49:52    
Komitatanoj proponas intensigi sportan konstruadon en kamparo

cri

Lastajn tagojn okazas jaraj kunvenoj de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Pekino. Same kiel antaŭe en la kunvenoj la plej varme diskutata estas ankoraŭ la problemo pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. Tamen ĉi-foje la ĉina registaro dekretis la dokumenton Konstruado de Socialisma Nova Kamparo, kaj ankaŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao menciis en la raporto pri registaraj laboroj politikojn kaj rimedojn koncernajn al subtenoj al agrikulturo kaj kampara evoluo. Reprezentantoj kaj komitatanoj, ĉeestantaj al la du jarkunvenoj, prezentis multajn proponojn pri konstruado de la socialisma nova kamparo. Iuj el la komitatanoj proponis, ke sporta konstruado estas unu el la gravaj enhavoj de la konstruado de publikaj aferoj en la kamparo.

La diferencoj inter urboj kaj kamparaj vilaĝoj de Ĉinio enkorpiĝas en diversaj aferoj de la socio, inkluzive en sporto. Kvankam granda nombro da elstaraj sportistoj venis de kamparaj vilaĝoj, tamen sporto ne prosperas en kamparo.

Sinjoro Chen Yaobang, komitatano de ĈPPIK, prezidanto de la Ĉina Sporta Asocio por Kamparanoj kaj eksa ministro pri agrikulturo, diris, "Sporto en kamparo estas malprogresinta kompare kun tiu en urboj, tion kaŭzis kelkaj faktoroj, ekzemple nesufiĉeco de financa subteno al sportaj instalaĵoj, manko de libera tempo al la kamparanoj kaj neglekto en sporta organizado. Laŭ takso de la Ĉina Sporta Asocio por Kamparanoj, nur malpli ol 20% de la administraj kamparaj vilaĝoj de Ĉinio posedas almenaŭ unu norman stadionon kaj sportajn instalaĵojn, kaj tiuj ĉi vilaĝoj plejparte troviĝas en orientaj riĉaj regionoj.

Tamen laboremaj kaj saĝaj ĉinaj kamparanoj ĉiam klopodas por solvi ĉiujn malfacilojn. Multaj kamparaj vilaĝoj kondukas sporton laŭ siaj kondiĉoj, kombinante sportajn kaj produktadajn instalaĵojn. En la provinco Hubei kamparanoj ofte ludas basketbalon sur la tereno, kutime uzata por sunumo de grenoj.

Laŭ Chen Yaobang, ĝenerale, en la lastaj jaroj sporto bone funkciis en kamparaj vilaĝoj, malgraŭ neperfektaj instalaĵoj kaj kondiĉoj. Sportaj ludoj povas fortikigis kamparanojn, altigi la produktivon kaj ankaŭ riĉigi ilian vivon.

Popularigo de sporto en kamparo bezonas ŝtatajn asignon kaj subtenon. Sinjoro Zhang Faqiang, komitatano de ĈPPIK, proponis, ke surbaze de la nuna potenca financo de la centra registaro, oni devas grandigi asignon al konstruado de sportaj instalaĵoj en la kamparo. La ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono planas elspezi en la kuranta jaro 30 milionojn da juanoj por konstruado de sportaj instalaĵoj en la kamparo. Sinjoro Zhang Faqiang proponis, ke la ĉina Ŝtata Administracio pri Sporto elspezu de la fonduso de loteriaj biletoj por sporto konforman sumon por subteni sportajn aferojn de la kamparo. Li diris, "La centra finaco jam atingis la skalon de cent miliardoj da juanoj, ĉu oni povus elspezi por la kampara sporto tiom kiom por la projekto pri konstruado de brodkastaj kaj televidaj instalaĵoj en ĉiuj kamparaj vilaĝoj, praktikitaj en la lastaj jaroj; se oni asignas cent aŭ du cent milionojn da juanoj ĉiujare, post 5 jaroj en ĉiu el ĉinaj kamparaj vilaĝoj estos sportaj instalaĵoj, tion mi kredas."

Krom financa subteno, gravas ankaŭ la politiko. Planante siajn laborojn en la venontaj 5 jaroj, la ĉina registaro akcentas intensigi konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj tiun de eduko, higieno, kulturo kaj aliaj publikaj aferoj en la kamparo. Dum Zhang Faqiang kaj aliaj pli ol 10 komitatanoj aldonis sportan konstruadon per kuna propono.