|
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00)
2006-03-10 16:38:49
|
Kondamni Chen Shuibian pro lia agaĉo de sendependigo de Taiwan
cri
Popolaj reprezentantoj al la jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco al la jara sesio de la Komitato sinsekve kondamnas Chen Shuibian pro lia agaĉo provoka al la principo de unu Ĉinio. Membro de la Komitato sinjoro Chen Zhengtong diris, ke strebado al paco, stabileco kaj evoluado estas la ĉefa fluo de la popola volo de Taiwan. Nun interne de la insularo la ekonomio pli kaj pli regresas. Sed Chen Shuibian malobservas la ĉefan fluon de la popola volo de Taiwan, agitas por la propraj interesoj, antagonismon inter la popolamasoj kaj socian tumulton, tio estas ege nerespondecema al la samlandanoj en Taiwan. Ili montris ankaŭ, ke la secesia agaĉo de Chen Shuibian neeviteble fiaskos.
|
|
|